|
|
[Up] |

100a Skota Kongreso de EsperantoLa 100a kongreso okazos de la 10a ĝis la 13a de junio 2005 en la bela feria urbeto, Largs, kiu situas sur la okcidenta marbordo de Skotlando. Largs estas facile atingebla trajne de Glasgovo.
The kongresejo estos la hotelo Priory House, kiu troviĝas apudmare. Ĝi estas 4-stela; kaj estas konstruaĵo de arkitektura graveco. La jam konsentitaj prezoj. por restado estas bonegaj. Tamen, ankaŭ troviĝas multaj hoteletoj kaj aliaj loĝlokoj en la urbeto.
Dimanĉon oni ekskursos per ŝipeto al la proksima insulo, Cumbrae, kies ĉefurbeto estas Millport. Prelegoj kaj Ekumena Diservo okazos en la Katredalo de la Insuloj kaj aliaj ĉambroj kiuj troviĝas en la kolegio apud la katedralo.
La skota prezidantino, Jean Bisset, jam komencis prepari elstaran programon. Pluaj detaloj baldaŭ aŭtune. Tamen, estas jam decidite, ke la ĉeftemo estos la Skota Skolo, la mondfamaj Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti.
La skota kongreso estas unika en Esperantujo pro la sinsekvo de kongresoj. Ĝi posedas la plej altan numeralon ie. Eĉ mondmilitoj ne haltgis ĝin.Ni fieras pri tio kaj varmkore invitas vin partopreni.
Bonvolu registri la datojn, kaj informi aliajn! 
|