Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

Sukcesa 100a skota kongreso de Esperanto

 

Ĉirkaŭ 65 homoj el 9 landoj partoprenis la 4-tagan eventon kiu okazis en Largs sur la okcidenta marbordo de Skotlando

La suno brilis; kaj la panoramo de la okcidentaj insuloj kaj montetoj estis rava.
La nivelo de la prelegoj estis elstare alta; krokodiloj mankis; la etoso estis amikeca; kaj la Priory House Hotel estis perfekta kongresejo.

La ĉefkongresa temo estis la Skota Skolo: Auld, Francis, Rossetti kaj Dinwoodie. Per-prelege oni lernis multon pri la fama kvaropo. Estis aparta plezuro, ke John Francis partoprenis la 100an kongreson kaj prelegis elokvente pri la fruaj tagoj de la Skolo.

Dimanĉon ĉiuj aranĝoj okazis sur apuda insuleto Cumbrae en la Katedralo de la Insuloj. La koncepto de moviĝanta kongreso bonege efektiviĝis! Estis aliaj ekskursetoj al muzeo Vikingar, kastelo Kelburn, la urbo Largs, kaj apudaj montetoj.

Kulturo ne mankis: deklamado, klasika kaj popola muziko, dramo kaj kantado.
Unu nekutima evento estis biclika rondiro de insulo Cumbrae fare de 15 atletismaj esperantistoj plejparte por karitataj celoj.

Largs ne estas granda; kaj estas evidenco ke la kongreso ekigis intereson. Alia pozitiva faktoro estis la ĉeestado de ne-esperantistoj ĉe la koncerto en la katedralo. La loka instanco, kiu estas grandskala, sendis la vicinstancestrinon, por bonvenigi la kongresanojn.
Kiel ĉiam oni bone manĝas! Elstara gastronomia (kaj esperantisma) elemento estis giganta jubilea kuko!

Renatto Corsetti, prezidanto de UEA, enciklopedie informis nin pri la monda bildo rilate al Esperanto; kaj ankaŭ ĝentile respondis al multaj demandoj.

Gratulon al Jean Bisset, prezidantino de la Esperanto-Asocio de Skotlando, kaj ĉefmotoro de la jubilea kongreso!