|
|
|
|
100a Skota Kongreso de Esperanto Priory House Hotel, Largs, Skotlando 10a al 13a de junio 2005 Bazaj Informoj: Ni celebros la plej longedaŭran kongreson en Esperantujo. Nia ĉefgasto estos d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA. Largs estas pitoreska marbordurbeto de kiu oni klare vidas la skotajn montetoj. Ĝi estas atingebla per trajno de Glasgovo (60 minutojn), la flughavenoj Glasgow International kaj Glasgow Prestwick, kaj aŭte de Anglio (M6/M74). Largs estas bona bazo por viziti Skotlandon turisme post aŭ antaŭ la kongreso. La ĉeftemo de la kongreso estos la Skota Skolo. Ĉiuj programeroj (kun la ekcepto de la dimanĉa tagprogramo) okazos en la Priory House Hotel, kiu troviĝas 500 metrojn sude de la pramŝipirejo. La kongresa hotelo estas nun plena; tamen, estas multaj aliaj loĝeblecoj. Estas longa listo de prelegontoj inkluzive de profesoro John Wells, d-ro Marjorie Boulton, d-ro Paul Gubbins, John Francis, ktp, ktp! Ekskursoj: Sabaton estos urba promenado en Largs kaj piedirado en la apudaj montetoj. Dimanĉon la kongreso translokiĝos al la proksima insuleto Cumbrae kaj ĉiuj programeroj okazos ĉe ĉarma Millport en la Katedralo de la Insuloj aŭ apuda Kolegio de la Sankta Spirito – vespere ni manĝos kaj daŭre ĝuos la programon en Priory House, kaj lundon okazos vizito al kastelo Kelburn, hejmo de grafo Glasgow. Estos forta kultura dimensio; oni deklame honorigos Bill Auld kaj koncertos en la katedralo; kaj la kunaj manĝoj kaj 100a Kongresa Bankedo gravas. Estas subvencioj por junuloj. Kontaktu d-ron Kate Hall: 01865 245 509 Alia nekutima evento estos bicikla rondiro de la insulo Cumbae. Informoj pri loĝeblecoj kaj kampadejoj troviĝas sur la multlingva retejo de la Skota Turisma Instanco: www.visitscotland.com . Oni povas mendi rete aŭ telefone (0845 22 55 121 aŭ de eksterlando +44 (0)1506 832 222) Bonvolu noti: la kongresejo malfermiĝos je 1500 vendredon; kaj la unua programero okazos je 1545. La kongreso oficiale finiĝos meztage lunde; postagmeze oni vizitos kastelon Kelburn. Pluaj kongresinformoj aperados sur la retejo de la Esperanto-Asocio de Skotlando: www.skotlando.org , sur la blogo de la sekretario de EAS: http://skotesperanto.blogspot.com aŭ haveblas de la prezidanto de EAS: jean@bisset100.freeserve.co.uk (01698 263199) aŭ de: Esperanto-Asocio de Skotlando 47 Airbles Crescent |