|
|
|
[Up] |
Loĝlokoj en LargsLa official aliĝilo aperos rete kaj tere en januaro 2005. Tamen, ni povas certigi vin pri la altkvaliteco de la programo kaj la modera kotizo. Tamen, vi nun povas mendi loĝlokon. Ne forgesu, ke la Kongreso estos inter la 10a kaj 13a de junio 2005. Por uzi la plejmulton el la subaj retejojn oni devas kompreneti la anglan; tamen, bildoj ne mankas. Ĝenerala informo pri Largs kaj loĝeblecoj troviĝas sur la loka turisma retejo. Ne forgesu la Priory House Hotel kiu estas la ĉefkongresejo. Estas reduktita tarifo por partoprenantoj. Tamen, mendu antaŭ marto 2005, menciante la Kongreson. Estas hotel-listo ĉe Ayrshire Turismo; kaj Vizitu Skotlandon estas multlingva retejo kiu peras mendadon de loĝlokoj rete kaj telefone. Jen belaj bildoj kaj informoj pri la graflando Norda Ayrshire kie Largs situas. Turistoj ne mankas en Largs; tial estas saĝe mendi loĝlokon kiel eble plej baldaŭ. Ĉiam menciu la 100an Kongreson por informi pri Esperanto cele kaj senkoste. Se vi bezonas helpon, bonvolu kontakti la sekretarion de la Esperanto-Asocio de Skotlando: secretary@skotlando.org
|