|
|
|
[Up] |
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio partoprenos 100an Skotan KongresonEsperanto-Asocio de Skotlando fieras pro la decido de d-ro Renato Corsetti akcepti inviton prelegi dum la 100a Skota Kongreso de Esperanto kiu okazos de la 10a ĝis 13a de junio 2005. La kongresa urbo estos marborda Largs proksime al la hejma regiono de la famega poeto, Robert Burns. D-ro Corsetti jam estis mondprezidanto dum 4 jaroj; kaj en aŭgusto reelektiĝis por aliaj 4 jaroj ĉe la Universala Kongreso en Pekino. D-ro Corsetti intencas pritrakti la estontecon de Esperanto: temon de senduba graveco por ĉiuj Esperantistoj en Skotlando kaj alilande. Laŭ skota prezidanto, Jean Bisset: “La rapida akcepto de la invito estas treege kuraĝiga. La lasta UEA-prezidanto kiu vizitis Skotlandon estis d-ro Ivo Lapenna antaŭ multaj jaroj”.
|