Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

Scottish Esperanto Congress

28th To 31st MAY 2004

St Joseph's Neighbourhood Centre

17a Rosetta Road,

Peebles

Perspektivo de Peebles, la parko, kaj la rivero

If you do not understand the text which follows please call 01357 523949 for information in English.

La Urbo, Peebles:
Peebles situas apud la rivero Tweed en la "Borders" distrikto de Skotlando. Ĝi estas bele pitoreska kaj trankvila, ĉirkaŭata de montetoj de la valo Tweed. La loka devizo estas "Peebles por Plezuro". Ambaŭflanke de la spacoplena ĉefstrato situas belaspektaj kaj interesaj domoj, kaj multnombras plaĉaj kafejoj, trinkejoj, restoracioj kaj hoteloj kie vizitantoj povas manĝi kaj trinki.
La urbo kaj ĉirkaŭaj terenoj estas trempitaj en historio de la urba stariĝo en la 11a jarcento tra la periodo de la Konsentanaro (Covenanters) ĝis Walter Scott.

Eksterlandaj Gastoj:
Ni aranĝas la ĉeeston de almenaŭ unu eksterlanda alparolonto.

Niaj propraj:
Okazos prelego far John Francis "Naivo, Scio, Reakcio". Prelegetos kaj kvizos Jean kaj David Bisset pri Walter Scott. Aliaj prelegantoj estos: Tom Neil, kaj Norah Brown.

Distra Programo:
Vendredon kaj sabaton vespere okazos distraj horoj kun muziko kaj aliaj distraĵoj.

Dimanĉe okazos la Kongresa Bankedo.

Ekskursoj:
Sabatmatene: Ekskurso al Abbotsford House, la domo de Walter Scott.
Lundomatene: Ekskurso ankoraŭ decidota.

Por la ekskursoj lunĉo kaj bankedo aliĝu per ĉi tiu aliĝilo.

Loĝado:
Multaj pensionoj (B&B) kaj hoteloj situas piedireble de la kongresejo, Sed :-

Ni rekomendas sufiĉe fruan mendon de loĝloko. Oni sendos liston de plej apudaj loĝejoj post ricevo de via aliĝilo.

vi povas peti informon de: Customer Service Centre, Scottish Borders Tourist Board, Shepherds Mill, Whinfield Road, Selkirk, TD7 5DT
Tel.: 0870 608 0404
Ret.:
http://www.peebles.info/ kaj musklaku ĉe
Accomodation. Ĉi tie la plejmulto de loĝlokoj estas mendeblaj e-poŝte.

La kongresa kotizo estas £10. Por studentoj kaj gejunuloj ĝis la aĝo 18 la rabata kotizo estas £6. Infanoj ĝis la aĝo 12 aliĝas senpage.
La Kongresa Bankedo kostas £18. La ekskurso al Abbotsford House kostas £4. Por la malpeza lunĉo post la vizito al Abbotsford la kosto estas £5.80. La ekskurso lundon 31an de majo estos senkosta. Por la lunĉo post la ekskurso lundon la kosto estos inter £2.50 kaj £12.00 depende de via elekto el la menuo.

La kongresa kotizo inkluzivas kafon kaj teon provizotan en la kongresejo.

Ni emfazas la neceson mendi loĝlokon frue. Peebles estas populara turista urbo, kaj por certigi ke vi havigos al vi loĝlokon proksima al la kongresejo, mendu frue. Tuj post la ricevo de via aliĝilo la Turisma Oficejo de Peebles sendos al vi liston de taŭgaj loĝejoj.

Sendu la aliĝilon al

HUGH REID
24B, MILLAR STREET,
GLASSFORD,
LANARKSHIRE,
ML10 6TD

Tel. 01357 523949
Mob. 077665503906
hugh_reid2@yahoo.co.uk

La kongresejo malfermiĝos je la tria posttagmeze vendredon 28a de majo 2004. La kongresa bankedo okazos en Park Hotel, Peebles.

La kongreso finiĝos lundon tagmeze post la ekskurso, kaj lunĉo kuna en restoracio en Peebles.

99a Skota Kongreso 2004

Online Booking Form - Reta Aliĝilo

Print and Post Booking Form - Elpresu Aliĝilon por Enpoŝtigo

Peebles Photo Gallery - Peebles Foto Galerio