|
|
|
|
Enviinda Paro"Kien vi iros por ferii?" "Ni turismos (we're going touring) tra tuta Eǔropo." "Belege!" Ĝis kioma distanco?" "Tio dependas de la vetero, kaj kiom da mono ni elspezos. Ni havas aǔtoruldomon (campervan), kiu estas sufiĉe granda por ni du. Ĝi estas multe preferinda ol nia antaǔa ruldomo (caravan), kiun ni devis fiksi al nia aǔto per remorkilo (towbar)." "Ĉu vi ne sentos la mankon de (won't you miss) televidado (watching telly)?" "Tute ne! Nia aǔtoruldomo estas el Usono, lando kie komforto gravas. En ĝi estas generatoro, kiu provisos elektron sufiĉan por lumoj, frostegigilo (deepfreeze), kaj televidilo." "Evidente (of course), vi ne havos ĝardenon." "Ni havas skatolĝardenojn (window boxes)!" "Sed mankos al vi unu el la plej grandaj plezuroj de turismado alilande, nome la aventuroj havigante al vi manĝojn kaj litojn." "Certe ne manĝojn. Ni matenmanĝos ĉe ni, tagmanĝos foje ĉe ni, foje en restoracieto. Sed ĉiun vesperon ni lukse manĝos (dine in style) en altgradaj hoteloj. Ni ambaǔ estas frandemuloj (lovers of good food)" "Vi dikiĝos, sendube." "Ni povos sveltigi nin (slim), kiam ni estos revenintaj." "Kaj kiel vi pasigos la tempon kiam vi ne manĝos?" "Vizitante la vidinda?jn: kastelojn, abatejojn, muzeojn kaj simile,kaj kiam ni atingos la maron aǔ iun grandan lagon, ni naĝos, aǔ sunumos nin (sunbathe) sur la bordo (shore)." "Mi vere envias vin. Verŝajne vi ĝuos duoble -- vi havos la propran domon, kaj ankaǔ uzos (make use of) hotelojn, preskaǔ kaprice (at a whim)." "Tial (that's why) ni acetis la aǔtoruldomon." Don Lord NOTES We need to distinguish between a caravan and a campervan. I have used aǔtoruldomo for the sake of clarity, but it seems to me that aǔtodomo would be a useful addition to our vocabulary. It should be pointed out that aǔto does not simply mean a car (see PV). The French use auto-caravane and the Germans Wohnmobil. Sin sunumi. I have followed Benson here. Sunbathing is strictly speaking not a form of bathing. See bani in PV and sunumi in PIV. Karavano means a group of people travelling together. Bistro, which I have avoided, is not the French bistro, but a dark brown pigment derived from soot. You have been warned. |