|
|
Esperanto en Skotlando: ĝeneralaĵojEsperanto en Skotlando fondiĝis en 1947. Ĝi estas la oficial organo de la Esperanto-Asocio de Skotlando, kaj eldoniĝas dufoje jare. Ĝi estas novaĵa kaj kultura gazeto kun forta, tamen ne tute, skota emfazo. Kutime la uzata lingvo estas Esperanto. La redaktoro estas Ed Robertson; la lingva konsulanto estas Tom Neil. Dum la jaroj la gazeto havis multajn renomajn redaktorojn: ekzemple, William Aŭld, Albert Goodheir kaj Hugh Martin. Multaj el la verkoj de la Skota Skolo aperis en Esperanto en Skotlando. Oni bonvenigas artikolojn de ĉie en la mondo. Bonvolu kontakti la redaktoron. Oni preferinde sendu kontribuojn elektronike uzante simplan tekston aŭ Microsoft Word. Se la uzata tiparo ne subtenas supersignojn, bonvolu uzi agnoskitan konvencion, ekzemple H-alfabeton, X-alfabeton aŭ TRENHA-sistemon. La redaktoro ankaŭ akceptas tajpitajn artikolojn; tamen, preferinde ne uzu esperantajn literojn por ebligi skanadon. Limdato por venonta numero: 14an de februaro 2004.
|