|
[Up]
| | Kiaspeca lingvo estas Esperanto?
Jen pli teknika priskribo por tiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto de lingvistika vidpunkto.
La fonema repertuaro de Esperanto konsistas el 23 konsonantoj kaj 5 vokaloj. Ĉiuj ĉi fonemoj ekzistas en la skota kaj en skotaj dialektoj de la angla (ne ĉiuj tamen ekzistas en anglaj kaj usonaj dialektoj de la angla). Segmentolongo foneme ne signifas ion.
Akcento laǔregule estas metita sur la antaǔlasta silabo de ĉiu plursilaba vorto. Najbaraj vokaloj estas konsiderataj kiel apartaj silaboj. Kelkfoje okazas akcento aliloke por emfazi certan morfemon de vorto por pliklarigi la signifon. Duagradaj akcentoj povas ĉeesti en pli longaj vortoj. Akcento estas indikita per laǔto prefere ol per piĉo.
Deklaraj kaj demandaj frazoj tendencas havi malsamajn intonaciojn, samkiel ĉe la plimulto de eǔropaj lingvoj. Laǔsegmente malsamaj tonoj ne havas signifon.
Tipologie, Esperanto estas grandparte aglutina, kiel ekz. la svahila, la turka aǔ la keĉua, pro tio ke ĉiu afikso havas konstantan signifon. Tamen, ĉar ĉiu afikso povas uziĝi memstare kiel radiko kaj kelkfoje eĉ kiel vorto, tio signifas ke la lingvo ankaǔ havas izolecan econ. La kvanto de ligitaj morfemoj kaj aliaj trajtoj kiuj tipe apartenas al fleksia lingvo estas strikte limigitaj en Esperanto.
Esperanto estas akuzativa lingvo, kiu eksplicite markas objektojn per kazofino kie eblas. La norma vortordo estas SVO, sed la ebleco marki la plimulton da objektoj permesas konsiderindan gradon de libereco ĉi-rilate, kaj OSV estas la duaranga sinsekvo. Esperanto estas prepozicia, kaj atribuaj adjektivoj, numeraloj kaj determinantoj normale antaǔiras sian substantivon. En vortfarado, modifantoj normale antaǔiras sian ĉefon. La strukturo de propozicioj orientiĝas ĉirkaǔ la verbo en Esperanto. Esperanta sintakso montras konsiderindan liberecon. La lokigo de adjektoj estas malpli strikta kompare kun la angla kaj la germana, ekzemple.
Ne ekzistas gramatikaj genroj aǔ substantivklasoj en Esperanto. Pluraleco kaj difiniteco (sed kutime ne nedifiniteco) estas markitaj en substantivaj epitetoj. Estas konkordo laǔ kazo kaj nombro por adjektivoj. Verboj posedas ilojn por indiki tenson (prezenca, futura kaj pasinta), voĉon (aktiva, pasiva, mediala kaj faktitiva) kaj modon (indikativa, kondicionala kaj volitiva). Kelkaj iloj por indiki aspekton ankaǔ haveblas, sed ili estas fakultativaj. Verboj indikas nek personon nek nombron.
Esperanto posedas bone evoluintan ilaron de deriveca morfologio. Tio kondukas al utila nivelo de leksika ekonomio kiu memorigas pri kreoloj, sed kiu estas pli sistemeca kaj evoluinta. Literaturaj kaj sciencaj lingvotavoloj havigas kontraǔan tendencon ĉi-rilate. En Esperanto evoluis iuj frazeologiaj trajtoj kiuj memorigas pri la rezultoj de kreoliĝo.
Leksike, la plimulto da eroj deriviĝas de (oni hezitas diri 'estas kognataj kun') etimoj en la latinidaj lingvoj kaj la klasika latino, sed ekzistas ankaǔ ĝermanaj, grekaj kaj balto-slavaj elementoj. En kelkaj kazoj okazis ŝanĝoj al la formoj de iuj radikoj por eviti koliziojn kun derivecaj morfemoj, aǔ por pli simili al la skriba formo en la fontolingvo, prefere ol la parola, aǔ simple por mallongigi la radikon. Estas kelkaj eroj kiuj ne povas esti resenditaj al evidenta etimo, sed kiuj estas aparte hindeǔropaj. Multaj derivitaj vortoj tamen estas internaj al Esperanto pro tio ke iliaj ekvivalentoj en la fontolingvoj ne estas derivitaj.
Esperanto evitas, sed ne malpermesas, plursignifecon. Estas aro da paronimoj kreitaj per etaj ŝanĝoj al la etimo por distingigi ilin unu de la alia. Estas eble tamen krei isomerajn formojn per deriveca morfologio, kiuj povas analiziĝi plurmaniere. Tio estas fonto de humuro en Esperanto, analoga al vortludoj en lingvoj kiuj posedas pli evoluintan plursignifecon. Novaj vortoj estas kreataj en Esperanto laǔ la sama maniero kiel en ĉiu alia vivanta lingvo, per pruntado el eksterne aǔ per kreado de internaj rimedoj.
Estas iomaj ŝpuroj de diakrona ŝanĝo, grandparte sed ne tute leksika, kvankam ties rapideco velkis dum lastaj jardekoj. Ŝpuroj de sinkrona varieco ĉiam estadis sufiĉe malgrandaj.
Esperanto estas, kompreneble, planlingvo. Ĝi estas ege aposteriora, sed posedas kelkajn skemajn trajtojn. Ĝi estas nuntempe la sola planlingvo kiu havas evoluintan tutteran lingvan komunumon. (Nur Ido kaj Volapuk ankaǔ atingis tiun stadion, sed malpli, kaj en la fora pasinteco, kaj ili nun estas ĉe la sojlo de estingiĝo). Estas verŝajne ĉirkaǔ 50000 fluaj aktivaj uzantoj ĉe iu ajn tempopunkto, plus multe pli granda nombro da lernantoj kaj eks-lernantoj. Estas ankaǔ plurcent denaskaj parolantoj de Esperanto, el kiuj ĉiu estas dulingva aǔ plurlingva kun aliaj lingvoj.
Plua legado:
La plimulto de literaturo kiu pritraktas Esperanton el lingvistika vidpunkto estas en Esperanto, inter kiuj notindas:
Wells, John C.: "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Rotterdam: UEA, 1978. Kalocsay, Kalman & Warinĝien, Gaston: "Plena analiza gramatiko de Esperanto" (5a eldono), Rotterdam: UEA, 1985 Warinĝien, Gaston: "Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj", Rotterdam: UEA, 1989
La superege plej bona verko havebla en la angla estas:
Gledhill, Christopher: "The Grammar of Esperanto: A corpus-based description" (2a eldono), M?ĉen: Lincom, 2000
Tiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto el sociologia perspektivo pli ol lingvistika trovos eble la jenan verkon interesa, kvankam la inform-enhavo nun malaktualas iom.
Forster, Peter G.: "The Esperanto Movement", Den Haag: Mouton, 1982 |