
En mia vivo Estis du ombroj: Patro, Patrino. Muziko sonis Dum la vesperoj: Bach, Mozart, Chopin Kaj, la plej laŭta, Raĥmaninovo. Sonis vespere Radio brua: Perturboj, vortoj, Ĵazo kaj lingvoj rapide sekviĝis. Ne gravis senco Nur la kvalito. El la vestiblo Malpermisita Ĉambro de paĉjo. Malfermu pordon Kaj oni vidis Polvajn paperojn, Altajn amasojn! En la vestiblo Katodaj valvoj Pajlo-pakitaj. Tiam ? milito. Unu, du tagojn Ne estis hejmo, Patro, patrino: Ni en Kornvalo, Ili, Londono, Dum bomboj falis. Frato, fratino Komencis vivon En la lernejo. Kvar jaroj pasis, Milito finiĝis Ĝis la, Kornvalo! Patro ekmortis Kaj la patrino Iĝis freneza. Vidvino vivis Dum kvindek jaroj. Amis la edzon Ĝis ŝia morto. Nun mi memoras Kuraĝan paron. En mia vivo Estas du lumoj: Patro, patrino. Diana Richardson 05/2003 
|