Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

John Logie Baird (1888 - 1946):

La unua publika elmontro en la mondo de vera televido

(26a de januaro, 1926)

Kiam John Baird naskiĝis en Helensburgh, hejmoj en Skotlando ankoraŭ estis lumigitaj per parafinaj kandeloj, aŭ gaso, aŭ kerosenaj lampoj. Helensburgh estas malgranda urbeto kuŝanta borde de la estuaro de la rivero Clyde kaj proksime al Glasgovo. Kvankam la telefono jam estis malvaste uzita por komercaj destinoj dum kelkaj jaroj, tamen senfadena telegrafo ankoraŭ ne estis elpensita. Baird havis ok jarojn antaŭ ol li unuafoje vidis aŭtomobilon.

Baird estis la filo de pastro. Kiam li havis du jarojn li suferis pro serioza malsano kiu afliktis lin dum la tuta vivo, tiel ke li havis la inklinon suferi de ia ajn infekto precipe malvarmumo aŭ gripo. Laŭ lia propra sciigo, lia frua formala lerneja instruado estis fuŝa. En lia loka memstara privata lernejo oni ne insruis sciencon kaj nur rudimentan matematikon. Klasikaj lingvoj, latina kaj greka, kune kun sporto estis superregaj.

Baird aparte fervoris pri elektro, kiun li starigis en sia hejmo kiam li estis dekkelkjarulo. Tiam, elektro ankoraŭ ne estis havebla en Helensburgh. Li aĉetis jam uzitan kerosenan maŝinon el kiu li faris malgrandan dinamon kiu ŝargis serion de akumulatorojn el plumbaj platoj envolvitaj en flaneltukoj kaj trempitaj en konfitujoj plenaj de sulfurila acido. Pere de la akumulatoroj li lumigis ampolojn de malalta tensio. Ankaŭ, kiam li estis dekkelkjarulo, li konstruis funkciantan telefonan sistemon kun centra funkciejo kaj per superkapaj dratoj konektis ĝin al la hejmoj de kvar lernejaj amikoj. La sistemo abrupte finiĝis kiam unu el la dratoj kaptis la ŝoforon de pasanta ĉevaljungita omnibuso kaj eltiris lin el lia seĝo.La unua fojo kiam li okupis sin pri televido okazis kiam li havis dekkvin jaroj. Li eksperimentis pri hejmfaritaj lumelektraj ĉeloj el seleno. Seleno estas kemia elemento kiu estas lumsensiva, tio estas ĝi povas konduki elektron kiam oni elmetos ĝin al lumo. Pluraj homoj antaŭ Baird provis ŝanĝi lumradiojn en elektran kurenton uzante selenan lumelektran ĉelon kaj iel transsendi bildon. Oni kredas ke Baird neniam tute ĉesis legi kaj pensi pri televido en la jaroj sekvantaj tiujn frutempajn eksperimentojn per seleno.

Kvankam la patro volis ke lia filo sekvu lin en la Eklizion li nepre klinis sin antaŭ la deziro de la filo kiu volis studi elektro- inĝenierion. Do, en la jaro 1906, tuj post la fino de sia lerneja edukado, Baird matrikuliĝis ĉe la Glasgova kaj Okcidenta Skota Kolegio de Teknologio (Glasgow and West of Scotland Technical College), la antaŭiranto de la Universitato de Strathclyde, kie li akiris Diplomon en Elektro-Inĝenierio. Kiel studento li gajnis famon kiel sprita verkisto por la kolegia gazeto. Krom teoriaj studobjektoj la kurso postulis ke studentoj gajnu praktikan scion kun lokaj inĝenieraj fimaoj. Unu el la firmaoj kie li laboris kiel studento estis la Argyll aŭto-fabriko ĉe Alexandria apud Lago Lomondo. Malgraŭ kronika malbona sano, li montris kapablecon por peniga laboro, kio gajnis la respekton de siaj kunlaborantoj. Siaj laborspertoj tiam donis al li profundan kunsentadon pri la sorto de ordinaraj laboristoj, kion li elmontris per la surhavado de drapa ĉapo tra sia tuta vivo.

Li eskapis la enuon de sia unua okupo kiel inĝeniero pri elektropovo en Glasgova substacio de energia centralo per revado pri estonteco kiel inventisto. Sed tio postulis monon. Tiucele li provis produkti diamantojn per la pasigado de altkvanta kurento de elektro tra karbono muntita en betona bloko, kio kaŭzis vastan seniĝon de elektro por tiu distrikto. Kiam oni minacis maldungi lin, Baird decidis turni sian atenton al malpli ambiciaj, sed pli profitodonaj diversspecaj entreprenoj por serĉi sian riĉaĵon. Sufiĉas diri ke ne post la fino de la unua mondmilito la enspezo de tiuj diversspecaj entreprenoj sufiĉe ebligis al li subteni siajn postajn televidajn eksperimentojn. Eĉ dum ĉi tiu entreprena periodo li multe suferis pro kronika malsano kaj laŭ la konsilo de lia kuracisto li translokiĝis al Hastings, marborda urbo en la sudo de Anglio. En tiu urbo jam loĝis intima multjara skota amiko nomata Mephy.

En siaj memoraĵoj Baird diras ke la inspiro repreni la fadenojn de sia pli frua rudimenta esplorado pri lumelektraj ĉeloj ekokazis al li farante plivigligan piedpromenon supre de la klifoj de Hastings en la printempo de la jaro 1923, kiam li havis 35 jarojn. Vera televido estis naskiĝonta ne en laboratorio financita de korporacio sed en dormĉambro en marborda domo kiu akceptis luĉambranojn. Depost tiam Baird oferis sian vivon al la realigo de vera televido.

La inspira ideo kiun Baird ekpensis estis pri tio, kiel perfektigi la komponantojn de pli fruaj pioniraj sistemoj precipe la Nipkow-diskon (aŭ skanilo), tre kerna komponanto. Ĝi konsistis el rapide turniĝanta ronda disko el kartono aŭ krucplakaĵo kun truoj kiuj tralasis lumradiojn reflektataj de la objekto kies bildon oni celas transsendi al ekrano.

Tuj post kiam li decidis sin doni al televido, Baird kaj sia amiko Mephy tute ĵetis sin al la kreado de embria televida sistemo. La aparato de tiu unua televida sistemo estis sufiĉe kruda kaj konsistis el diversaj komponantoj: kelkajn ili mem faris el simplaj materialoj, tiaj, kiel ladplato, kartono, krucplakaĵo, flikiloj, katunbobenoj, kaj aliajn jam uzitajn ili aĉetis, tiajn, kiel fortan elektran lampon, biciklan lenson, la motoron de elektra ventumilo, aron de baterioj, elektronajn valvojn, transformilojn, neonlampojn, kaj lumelektrajn ĉelojn el seleno. Per ĉi tiu kruda aparato ili spertis la fruktojn de sukceso. Je la fino de la sama jaro, 1923, ili transsendis la ombron de eta kartona kruco je distanco 60 cm ( 2 futoj ).

En januaro 1924, por altiri monprovizon, Baird sukcese faris elmontron de sia embria televida sistemo ĉe sia loĝejo al ĵurnalistoj de la " Hastings kaj St. Leonards Observer" kaj de la tutlanda "Daily News". (Fakte, en la jaro de 1929 oni faris inaŭguron de memorŝildo pro honoro al liaj eksperimentoj en la urbo). Per la mono ricevita de sia nova negoca partnero, S-ro Day, Baird translokiĝis de Hastings al simpla subtagmenta laborejo en Frith Street, Soho, Londono. Tio okazis en oktobro 1924. En marto 1925, la fama Londona magazeno Selfridge luis Baird prezenti en la magazeno serion de publikaj elmontroj de lia televida sistemo por festi specialan datrevenon de la magazeno. La tiamaj elmontroj estis pli progresintaj ol la unua elmontro en januaro 1924. Ĉifoje li transsendis la silueton de homa vizaĝo trans distanco de kelkaj metroj.

Ne estas precise konata kiel Baird sukcese atingis sian celon, ĉu hazarde, aŭ per kombinado de alĝustigoj de sia sistemo, sed en oktobro 1925 la vizaĝo de Stooky Bill, sia ventroparolista manekeno, aperis sur la ekrano kun absoluta klareco, ne simple silueto de nigro kaj blanko, sed kun ĝustaj kolortonoj kaj detaloj. Skuiĝante de emocio, Baird stumblis malsupren sur la subtegmenta ŝtuparo kaj ekprenis la oficejan lernoknabon je la brako kaj kondukis lin supren al la subtegmenta laboratorio. Lia nomo estis William Taynton. Baird sidigis lin antaŭ la transsenda fino de la aparato kie normale sidis la manekeno, Stooky Bill. "William, vin mi vidas!" Supozeble William Taynton estis la unua homo kiu aperis viva en vera televido.

Baird nun havis duan partneron, S-ron Hutchinson, kiu fakte estis malnova negoca partnero en la tempoj kiam Baird kaj li havis aliajn entreprenojn. La unua partnero, S-ro Day, jam formale rezignis kiel partnero en decembro 1925. Nun, post preskaŭ tri penigaj kaj malfacilaj jaroj, Baird estis sin preparonta por montri ke li estos la unua homo en la tuta mondo kiu faros la unuan publikan elmontron de vera televido kun absoluta klareco kaj kun ĝustaj kolortonoj kaj detaloj. Li bone sciis ke pluraj aliaj en diversaj landoj ankaŭ estis eksperimentantaj per televidaj sistemoj. Li timis ke iu alia faru sukcesan elmontron antaŭ ol li. Ĉu li povos konvinki la skeptikan, mallarĝaniman, elitan sciencan mondon? Ĉu ili akceptos ke kompatinda, senvalora nulo, laboranta en subtegmento per rudimenta aparato ja vere faris tion, kion multaj eminentuloj jam konstatis neebla? La oficiala lanĉo de impona publika elmontro antaŭ elektikaj gastoj, inkluzive membroj de la Reĝa Institucio kaj la gazetaro, estis fiksita por mardo, 26-a de januaro 1926. La elmontro ja estis triumfo super ĥaoso.

Aliaj sukcesoj sekvis. En la jaro 1929, la BBC faris sian unuan transsendon per 30-linia eksperimenta televido uzante la sistemon de John Logie Baird. Malfeliĉe, kiam la BBC decidis trassendi regulajn televidajn programojn, ĝi aljuĝis la kontrakton al la Marconi-EMI kompanio pro tio ke ĝia sistemo estis tute elektronika dum tiu de Baird ankoraŭ uzis mekanikan skanilon ĉe ambaŭ la transsendilo kaj la ricevilo. Verdire, tio estis la ĝusta decido. Tuj post tio Baird alprenis la elektronikan skanilon por siaj estontaj sistemoj.

Fine, jen resumo de la ceteraj de liaj atingoj:

bulletEn februaro 1928 li faris la unuan televidan transsendon trans la Atlantiko.
bulletEn julio 1928 li faris la unuan televidan transsendon en koloro kaj ankaŭ per transruĝa lumo.
bulletNe post 1930 li faris la unuan elmontron de televido en tri dimensioj.
bulletEn 1928 li inventis la unuan videoregistrilon en la mondo uzante diskon el materialo tiam uzita por sondiskoj. Li nomis ĝin "Phonovision".

Je la ekapero de la Dua Mondmilito preskaŭ furoris la ideo pri la transsendado de televidaj programoj al filmoteatroj. Malĝoje por Baird lia vivo estis finiĝonta. En junio 1946, unu semajnon post kiam li en Londonaj kinejoj sukcese montris televidajn transsendojn pri la venkaj paradoj samtempe kiel ili okazis tra la stratoj de Londono, li mortis je la aĝo de 58 jaroj.

Jack Casey