Home Up 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

JOHN MUIR (1834—1914): konservisto de la naturo

En la historio de la konservismo de la natura medio unu homo akre distingiĝas kiel la profeto de la internacia konservada movado: la usona naturisto naskita en Skotlando, John Muir.

 Li naskiĝis ĉe Dunbar en East Lothian, kaj en la jaro 1849 lia familio elmigris al Usono. En la nefinita aŭtobiografio “La Rakonto de mia Knabaĉo kaj Juneco” Muir revokis al la memoro sian komenciĝan konscion pri la beleco de la naturo: “Kiam mi estis knabo en Skotlando mi ŝatis ĉion sovaĝan, kaj tra mia tuta vivo mi  amis pli kaj pli sovaĝajn lokojn kaj sovaĝajn kreitaĵojn... Kun ege viglaj ludkunuloj, tiel nezorgema kiel mi mem, mi amis promeni en la kampoj por aŭdi la birdojn kantantaj, kaj laŭ la marbordo por rigardadi kaj miri je la konkoj kaj maralgoj, angiloj kaj kraboj, en la flakoj inter la rokoj kiam la tajdo estis malalta”.  

Post kiam la familio alvenis en Usono ili ekloĝis en virga arbaro kaj dum la sekvantaj dek jaroj ili peze laboris faligi arbojn por krei terpecon kaj farmi ĝin. Dum tiu tempo li priskribis sin kiel nepagatan putfosiston, plugiston, kaj arbhakiston. Post tiam oni prezentis la okazon al li por studi ĉe la Universitato de Winconsin, kie li elpensis kelkajn rimarkindajn maŝinojn; sed en la jaro 1867 li portempe blindiĝis pro industria akcidento, kaj post tio li alcentrigis sian atenton al natura historio, esplorante la Usonan okcidenton kaj aparte la Yosemite regionon kiun li priskribis en ``Mia Unua Somero en la Sierra'' (1908) kaj “La Montoj de Kalifornio” (1911). Li faris fundamentajn eltrovojn pri la propreco de glacimovado en la altaj Sieroj kaj Alasko, kaj sugestis, ke glaciejoj skulptis la grandajn montajn valojn  — vidpunkto mokata tiutempe de akademianoj. Kiel botanikisto li kolektis centojn da floroj.

 Li forte domaĝis la Yosemite Valon kiu, en la 1880aj jaroj, estis minacata per fiekspluatado. Ŝafoj jam detruis preskaú ĉiujn sovaĝajn florojn kaj arbplantidojn en Yosemite'; la seglignaj kompanioj estis faligantaj la gigantajn sekvojojn kaj aliajn arbojn laŭlonge la akvodividejo kiu ĉirkaŭas la valon.

 Muir kampanjis senlace por savi la valon kontraŭ plua profanado; kaj lia klopodado ŝajne sukcesis kiam, en la jaro 1890 la Usona Kongreso aprobis leĝprojekton farantan la Yosemite ŝtatparko. Sed estis nur post plua jardeko da kampanjado, ke oni plivastigis Yosemite kaj en la jaro 1905 ĝi fariĝis la unua Tutlanda Parko en Usono.  

En la jaro 1892 Muir fondis la Sieran Klubon kiu nun estas unu el la plej viglaj naturmediaj organizoj en la mondo. Li influis Theodore Roosevelt, kies prezidenteco (1901-1912) aprobis 33 Tutlandajn Parkojn kaj 230,000 kvadratajn mejlojn de Tutlandaj Arbaroj, krom 23 Tutlandajn Monumentojn, tian la Grandan Kanjonon.

 Usono donis lian nomon al pli ol 200 naturejoj por honorigi lin, inkluzive de Muir Strando, kaj Muir Arbaro apud San Fransisko, Muir Glaciejo en Alasko, kaj la John Muir Vojo en la Altaj Sieroj.

 Kontraste en Skotlando, lia naskiĝa lando, la nomo de John Muir estas apenaŭ konata. Tamen lin honorigis la Loka Konsilantaro de East Lothian kiu fondis la John Muir Pejzaĝa Parko apud Dunbar, kaj renovigis lian hejmon en Dunbar kiel muzeon. La John Muir Kuratoreco fondiĝis en Skotlando en la jaro 1984 tiucele: “konservi kaj protekti sovaĝejojn por estontaj generacioj dume respektanta la bezonojn kaj aspirojn de homoj loĝantaj en tiaj ejoj”; kaj ĝis nun ĝi aĉetis pli ol 1,200 hektaroj (3000 akreoj) de la plej sovaĝa monta lando en Skotlando.  

La vizio de John Muir estas inspirinta generaciojn de konservistoj kaj natur-amantoj tra la mondo: “Kiam oni meditas pri la tuta terglobo kiel unu grandega rosero, striita kaj punktita de insuloj kaj kontinentoj, fluganta tra senlima spaco inter la steloj, ĉiuj brilantaj kiel unu, la tuta universo aspektas kiel senlima ŝtormo de beleco … tiu ĉi grandioza spektaklo estas porĉiama. Ĉiam estas ie sunleviĝo; roso neniam sekiĝas samtempe; pluvo ĉiame falas; vaporo de akvo ĉiame leviĝas. Eterna sunleviĝo, eterna sunsubiro, eterna tagiĝo, eterna noktiĝo, ĉe maroj , insuloj, kontinentoj, ĉiu siavice kiel la ronda terglobo ruliĝas''.

 Jack Casey