Home Up 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

 

La Lingvoj de Skotlando
The Languages of Scotland
The Leids o Scotland
Na Cananan na h-Alba

La angla    La skota     La gaela    Aliaj lingvo

 

La angla

La ĉefa lingvo de Skotlando estas la skotangla dialekto de la angla,
kiu estas principe komprenata de ĉiuj enloĝantoj. Ĝi diferencas de
la formo de la angla parolata en Anglio nur en kelkaj detaloj:

a) la ĉefaj vokaloj ne estas prononcataj diftonge, malkiel en Anglio;
la 'r' estas klare prosh-'
estas prononcata /hw/ kaj ne /w/, malkiel la nuna plimulto da
anglaparolantoj en Anglio kaj Usono.
b) ĝi posedas kelkajn aparte skotajn alternativajn erojn en la
vortprovizo, ekzemple 'messages' (angle 'shopping' = 'butikumaĵoj'),
'outwith' (angle 'beyond', 'outside of' = 'ekster'), 'loch'
(prononcata kun velara frikativo, IFA-simbolo /x/, angle 'lake' =
'lago'), 'pinkie' (angle 'little finger' = 'etfingro' - 'pinkie'
ankaǔ uzatas en Usono, sed ne en Anglio), 'wee' (angle 'little' =
'eta') kaj pluraj aliaj vortoj.

Back to top

La skota

Oni ne konfuziĝu inter la skotangla kaj la skota lingvo. La skota
lingvo estas parenca al la angla, kaj ili dividas komunan antaǔulon,
sed historie ĝi ne estas dialekto de la angla, kvankam la angla
hodiaǔ pli kaj pli influas la skotan kaj erozias ĝiajn apartaĵojn.
La skota ankaǔ ricevis influon interalie de la franca, ekzemple en la
vortoj 'fash' (='koleriĝi', fr. 'se facher'), 'ash et' (='telerego',
fr. 'assiette') kaj 'pagger' (='batalo', fr. 'bagarre'), kaj de aliaj
lingvoj. La skota estis la ŝtata lingvo de Skotlando dum ĝia
sendependeco (kaj longa alianco kun Francio), sed nun ĝi ne havas
leĝan statuson. La skota estis la lingvo de la mondfama skota nacia
poeto Robert Burns:

Fair fa' your honest, sonsie face,
Great chieftain o' the Puddin-race!
Aboon them a' ye tak your place,
Painch, tripe, or thairm:
Weel are ye wordy of a grace
As lang's my arm.

The groaning trencher there ye fill,
Your hurdies like a distant hill,
Your pin wad help to mend a mill
In time o' need,
While thro' your pores the dews distil
Like amber bead.

His knife see Rustic-labour dight,
An' cut you up wi' ready slight,
Trenching your gushing entrails bright
Like onie ditch;
And then, O what a glorious sight,
Warm-reekin, rich!

Then, horn for horn they stretch an' strive,
Deil tak the hindmost, on they drive,
Till a' their weel-swall'd kytes belyve
Are bent like drums;
Then auld Guidman, maist like to rive,
_Bethankit_ hums.

Is there that owre his French _ragout_
Or _olio_ that wad stow a sow,
Or _fricasee_ was mak her spew
Wi' perfect sconner
Looks down wi' sneering, scornfu' view
On sic a dinner?

Poor devil! See him owre his trash,
As feckless as a wither'd rash,
His spindle shank a guid whip-lash,
His nieve a nit;
Thro' bluidy flood or field to dash,
O how unfit!

But mark the Rustic, haggis-fed,
The trembling earth resounds his tread,
Clap in his walie nieve a blade,
He'll mak it whissle;
An' legs, an' arms, an' heads will sned,
Like taps o' thrissle.

Ye Pow'rs wha mak mankind your care,
And dish them out their bill o' fare,
Auld Scotland wants nae skinking ware,
That jaups in luggies;
But, if ye wish her gratefu' prayer,
Gie her a Haggis!

Robert Burns: 'Al Hagiso'.

Tio estas la originala formo de la teksto kaj la apostrofoj atentas
pri litero kiun oni konsiderus ellasita se ĝi estus en la angla.
Kelkloke ankaǔ estas vortoj ankaǔ ankoraǔ en sia angla formo,
ekzemple 'my arm' anstataǔ 'ma airm'. Nuntempe oni denove ne timas
konsideri la skotan aparta lingvo, kaj depost 1947 oni ne plu enmetas
tiajn apostrofojn en novaj presataj skotlingvaj verkoj. Plena
ortografia unueco tamen tre malrapide ekestiĝas. Reto Rossetti
tradukis multajn verkojn de Burns esperanten kaj vere redonas guston
de la originalo.

Proksimume 1 ĝis 2 milionoj da Skotoj estas denaskaj parolantoj de la
skota. La skota estas malmulte parolata en la Altlando aǔ okcidentaj
insuloj, kie oni parolas, aǔ parolis ĝis antaǔnelonge, la gaelan
(vidu sube). Multaj burĝaj Skotoj opinias ke la skota elmortis, sed
ĝi estas ankoraǔ la unua lingvo de la plimulto da infanoj en la
laboristaj kvartaloj de la urboj de centra Skotlando, kaj la kamparaj
regionoj en la sudo kaj oriento. Dialektoj de la skota estas ankaǔ
parolataj en Orkadio kaj Ŝetlando. La lingvo ankaǔ nomiĝas 'Lallans'
por substreki ke ĝi estas la skota lingvo de la malaltlando, ne
konfuzenda kun la skotgaela de la altlando.

La norma formo de la skota estas la centra dialekto parolata trans la
mezo de Skotlando de Ayrshire (hejma regiono de Burns) ĝis Fife. La
urbo Dundee havas apartan parolmanieron kiun oni ekzempligas per la
langotordanta frazo:

Fehv pehs an an ingin yin an aa

En la angla, tio tekstus "Five pies and an onion one as well" (= 'Kvin
pirogojn kaj cepan ankaǔ'). La distinga trajto de la skota dialekto
apud Aberdeen, kiu ankaǔ nomiĝas 'the Doric', estas la anstataǔado
de 'wh-' per 'f-', precipe en la tabelvortoj:

Skota Dorika E-o
whaur far kie
wha fa kiu
whit fit kio

Estas hipotezata de kelkaj homoj, ke tiu trajto estas fonologia
heredaĵo de la pikta lingvo (vidu sube) kiu estis iam parolata en tiu
parto de Skotlando.

La nordaj insularoj, Orkadio kaj Ŝetlando, estis iam parto de la
vikinga imperio, kaj tie oni parolis ĝis antaǔ 300 jaroj dialekton
de la norvega.

Jen kelkaj ligoj pri la skota lingvo kiuj povas esti utilaj:

www.sol.co.uk/m/merlinpress/
www.mlove.free-online.co.uk/
www.snda.org.uk/scothist.htm
www.saltire-society.demon.co.uk/index.htm
www.abdn.ac.uk/~src045
www.geocities.com/Athens/1615/rhahn/lowlands/llscots.html
babel.uoregon.edu/yamada/guides/scots.html
indoeuro.bizland.com/tree/germ/scots.html

Back to top

La gaela

Dum la lasta popolnombrado de Skotlando en 1991, proksimume 66000
homoj anoncis sin parolantoj de la skotgaela, t.e. 1.34% de la skota
enloĝantaro. La plej granda koncentriĝo de gaelaparolantoj estas
en la okcidentaj insuloj, kie ili konsistigas du trionojn de la
loĝantaro. Aliloke en diversaj partoj de la altlanda regiono la
cifero varias inter 5% kaj 40%. En la centro, sudo kaj oriento de la
lando, kaj en la nordaj insuloj la cifero averaĝas 0.5%. La gaela
estis antaǔe multe pli vaste parolata. Gaelaj loknomoj abundas ĉie
en Skotlando, krom apud la landlimo kun Anglio.

La gaela estas kelta lingvo. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la
irlandgaela kaj la manksa. Pro konfuzo inter ĝi kaj la irlandgaela,
oni kelkfoje nomas ĝin la skotgaela. Skribita skotgaela kaj
irlandgaela estas reciproke kompreneblaj, kaj zorge prononcita
parolata lingvo ankaǔ. La skotgaela dialekto de la insulo Islay estas
facila por Irlandanoj, kaj la irlandgaela dialekto de Donegal por
Skotoj. La aliaj keltaj lingvoj estas la kimra, la bretona kaj la
kornvala, kiuj ne estas tiom intime parencaj al la skotgaela.

Keltaj lingvoj estis parolataj tra vastaj areoj de Eǔropo dum la unua
jarmilo antaǔ Kristo, kaj ili alvenis Brition kaj Irlandon dum tiu
periodo. Intertempe, ili elmortis sur la ĉeflando de Eǔropo, kaj
estis truditaj en la forajn angulojn de Britio kaj Irlando. La sola
nuna kelta lingvo sur la eǔropa ĉeflando, la bretona, estis
reenkondukita tien de Kornvalo ĉirkaǔ la jaro 500 pK, kaj ne estas
rekta posteulo de la iama galla lingvo.

En Skotlando, la ĉefa gento dum la romia periodo estis la Piktoj
(vidu sube), kaj ili sukcesis rezisti konkeradon far la Romia Imperio.
Same en Irlando la tieaj Keltoj sukcesis. La Skotoj venis de Irlando
proksimume 400-500 pK. La Britoj parolis lingvon parencan al la nuna
kimra, kaj ilia teritorio inkluzivis, krom Anglio kaj Kimrio, ankaǔ
kelkajn partojn de suda kaj centra Skotlando. Ekde 400 pK la Angloj
alvenis Anglion kaj sudorientan Skotlandon.

Ekde 800 pK la Vikingoj multe atakis orientan Skotlandon kaj Anglion.
Rezulte de tio, la potenco de la Piktoj grave malpliiĝis. En 843, la
reĝo de la Skotoj, Kenneth MacAlpine, mem filo de pikta princino,
konkeris la Piktojn kaj unuigis Skotlandon. Ĉirkaǔ la jaro 1000 la
okcidentaj insuloj estis denove liberigitaj desub la Vikingoj, sed
ĝuis ĝis 1545 relativan aǔtonomecon de la skota registaro. Inter la
13a kaj 16a jarcentoj la reĝoj de Anglio faris plurajn provojn
konkeri Skotlandon.

En 1603 James 6a, reĝo de la Skotoj (reĝoj de Skotlando ĉiam
nomiĝis tiele, kaj ne 'reĝo de Skotlando') heredis la tronon de
Anglio, kaj fariĝis James 1a de Britio. Liaj posteuloj (la dinastio
'Stuart') ne povis reteni la tronon kaj estis renversitaj de
protestantoj. Ribeladoj en 1715 kaj 1719 provis restarigi la Stuart-
dinastion, sensukcese. Pli granda milito en 1745-46 rezultigis la
brutalan konkeradon de la Altlando de Skotlando far la registara
armeo. Eĉ paroli la gaelan estis nun kontraǔleĝe. La plej granda
najlo en la ĉerko de la Gaeloj estis ekonomia. La ĉefoj de la
klanoj, nun fariĝinte parto de la reganta klaso, forpelis la
kamparanojn kaj anstataǔis ilin per ŝafoj. La plimulto elmigris.
Multaj iris al Kanado, kaj sur la insulo Kabo Breton tie, la gaela
estas ankoraǔ nun parolata.

Fine de la 19a jarcento la kontraǔbatalo komenciĝis. La etfarmistoj
de Skye kaj Lewis protestis kontraǔ la maljusteco de la terposedada
sistemo, kaj malgraǔ la policanoj kaj soldatoj senditaj por subigi
ilin, ili finfine ricevis la rajton daǔre labori en la kamparo.
Sed eĉ dum la unua duono de la 20a jarcento la gaela lingvo ne estis
instruitaj en la lernejoj, kaj la lingvo velkis. Nur dum la lastaj
15 jaroj ĝi ricevis oficialan subvencion kaj aprobon. Nun ekzistas
televid-programoj en la gaela, lernejoj, kolegioj. En la skota
parlamento oni nun havas la rajton paroli gaele, sed okazos samtempa
traduka servo anglen nur kun antaǔaverto - alie la parolanto mem
devas traduki poste.

Nun ekzistas norma unueca 'televida' versio de la gaela, sed ekzistas
3 ĉefaj lokaj dialektoj el kiuj la plej aparta estas tiu de Lewis,
laǔdire tre influita de Skandinavio, kaj kun apartaj eroj en la
vortprovizo, ekzemple 'burn' tie estas la vorto por 'akvo' anstataǔ
la norma gaela vorto 'uisge'.

Estas paĝo en la gaela (pri Esperanto!) aliloke en ĉi tiu TTT-ejo.
Pluaj informoj pri la gaela haveblas de la subaj ligoj:


www.smo.uhi.ac.uk/
www.gaelic.net/
www.ibiblio.org/gaelic/gaelic.html
homepages.enterprise.net/~anceathramh
www.chatsubo.com/ambraighe/
www.gaelicbooks.org.uk/
indoeuro.bizland.com/tree/celt/scottish.html

Back to top


Aliaj lingvoj

Mencienda estas ke la surduloj de Skotlando grandparte uzas la gesto-
lingvon BSL, samkiel iliaj kolegoj en la cetero de Britio, tamen kun
kelkaj dialektaj apartaĵoj.

Skotlando, kiel ĉiu alia lando sur la planedo, akceptis enmigrintojn
dum ĉiu periodo de sia historio. En la nuna jarcento alvenis
interalie parolantojn de la urdua, de la itala, de la kantonĉina kaj
dekoj da aliaj lingvoj. El antaǔaj jarcentoj, la Ciganoj havis ankaǔ
influon sur la skota lingvo.

Sed plej enigmaj estis la Piktoj, kiun ni menciis dum la sekcio pri la
gaela lingvo. Nur malmulte restas por informi nin pri ili. Ni eĉ ne
scias la nomon de la Piktoj por si mem. Ni scias ke la Romianoj nomis
ilin 'Picti', t.e. 'farbitoj'. La kelta vorto por la Piktoj estas
'cruithni', kiu signifas 'la popolo de la desegnaĵoj'. La Piktoj
ekaperas en historiaj rakontoj en la jaro 84 pK, kiam ili venkis la
invadintajn Romianojn, kaj malaperas en 843 pK kiam ili venkiĝis far
la Skotoj kaj baldaǔ asimiliĝis. Ilia origino devas esti pli fore
malantaǔen, kaj pluraj fontoj indikas la daton 1000 aK. La apudmara
situacio de Britio signifis ke ĝi estis multe vizitita de homoj de
pluraj lokoj, ĉar vojaĝado per maro estis relative pli facila kiam
ne ekzistis aǔtoŝoseoj aǔ fervojoj.

La Piktoj okupis la plej fekundajn regionojn de Skotlando en la
oriento dum la Britoj posedis la sudon kaj la Skotoj la okcidenton.
Inter la 5a kaj 7a jarcentoj pK ili konvertiĝis al kristanismo. Ilia
heredaĵo al ni estas la belaj ornamitaj skulptitaj ŝtonoj. Sur
kelkaj el ili estas surskribaĵoj uzantaj la ogaman alfabeton, kiuj
povas esti eble en la pikta lingvo. Jen kelkaj ekzemploj el la plej
longaj surskribaĵoj:

nehhtvrobbaccennevv maqqotalluorrh
ammaqqtallv lv bahhrrassudds
crroscc:nahhtvvddadds:dattr:ann bennises:meqqddrroann
idbmirrhannurractkevvcerroccs
allhhallorreddmaqqnuuvvhrre.rr
ttlietrenoiddors ..uhtuoaged...
ettecuhetts:ahehhttannn:hccvvevv:nehhtons
iddarqnnnvorrenn iku(a) iosie
(...)besmeqqnanammovvez

Krome, la surskribaĵoj estas tre eroziitaj de la vetero, kaj la
legaĵoj ne estas tre fidindaj. Do, kompreneble estas multaj teorioj
pri la lingvo. Elektu inter:

a) Ĝi estas kelta lingvo parenca al la gaela.
b) Ĝi estas kelta lingvo parenca al la kimra.
c) Ĝi estas kelta lingvo de alia branĉo, nek gaela nek kimra.
d) Ĝi estas alia hindeǔropa lingvo, ekzemple ĝermanida.
e) Ĝi estas de antaǔe nekonata hindeǔropa lingvogrupo.
f) Ĝi estas de antaǔe nekonata nehindeǔropa lingvogrupo.
g) Ĝi estas de nehindeǔropa lingvogrupo ekzemple semida.
h) Ĝi estas de nehindeǔropa lingvogrupo ekzemple la eǔska.
i) Ĝi estas miksaĵo de du aǔ pli el a-h.
Ktp, ktp!

Pluaj informoj (kaj teorioj) troveblas ĉi tie:

members.tripod.com/~Halfmoon/
www.kapnobatai.demon.co.uk/pictarts/
www.cruithni.org.uk/links/links.html
indoeuro.bizland.com/archive/article7.htm

Ed. Robertson

Back to top