|
|
|
|
Saluton! Varman Bonvenon al Virtuala Skotlando!Estas granda plezuro bonvenigi vin al la skota TTT-ejo! Ni pardonpetas pro la fakto ke Esperanto ne estas tre videbla sur la ĉefpaĝo. La kialo estas ke la celo de tiu paĝo estas ne-Esperantistoj aǔ komencantoj. Por komuniki kun tiaj homoj oni devas kompreneble uzi naciajn lingvojn! Estas necesege sciigi scivolemulojn pri la fundamentaj trajtoj de nia lingvo kaj pri la tutmonda komunumo al kiu ni apartenas. Ni deziras principe kiam la skota publiko petas informojn pri Esperanto fingromontri al nia TTT-ejo; Ni ankaǔ volas same fari por ĵurnalistoj kaj aliaj kiuj apartenas al la mondo de la amaskomunikilaro. Tion farante, ni sekvas la konsilon de UEA; kiu kraĝigas nin paroli de tempo al tempo kun la neverda homaro! Tamen, ni ne intencas neglekti niajn eksterlandajn amikojn; kaj iom post iom materialo esperantisma aperos en ĉi tiu kaŝita loko! Ni ankaǔ konscias pri la ebla fakto ke anglalingvaj komencantoj kaj mezgraduloj rigardos ĉi tiun sekcion. Ni bonvenigas vin esperante ke vi lernos ion. Neniam senesperiĝu:ni ĉiuj iam estis komencantoj. Rigardu, provu kompreni, rerigardu. Finfine miraklo okazos kaj no komencos pensi esperante. Tio estas unu el la plej grandaj plezuroj kiujn vi iam spertos. La rezulto estos eksterordinare plezuriga! Ĉu ni ankaǔ rajtas rekomendi rigardeton al la Eduka Sekcio (Education). Tie anglalinganoj trovos materialon utilan; kaj ni esperas ke eksterlandaj gastoj ankaǔ trovos ion interesan. Ankaǔ bonvolu regardi la ligilojn (links). Finfine, kiel komence, ni salutas vin kaj bonvenigas vin al Virtuala Skotlando!
|