|
[Up]
| | 
41a Esperanto Somerlernejo: Sabato 11a - vendredo 17a de augusto, 2001Bonveno vin atendas!
La Barlaston-a somerlernejo eniras sian 41-an jaron en 2001. Memevidente, en la dauro de kvar jardekoj multo sanĝiĝis, tamen la spirito de la pioniraj sesioj restas (pri kiuj, parenteze, oni povas legi en la lastatempe aperinta esearo Rubenaj refrenoj bazita sur prelegoj okazigataj en 2000 honore al 40 sinsekvaj somerlernejoj en Barlaston).
Tiu ĉi spirito kuŝas en la aparta etoso ĉe Wedgwood Memorial College: spirito funde Esperanta, forte Esperanta; spirito, kiu insiste persiste kreas pure Esperantan mondeton, tiel ke partoprenantoj, kiuj dum la unuaj horoj en Barlaston nur hezite balbutas, havas la eblecon fine de la semajno memfide sin esprimi en la internacia lingvo.
Tio signifas, ke staĝanoj en Barlaston, kiuj preferas uzi la anglan - kaj ili malmultas - verdire ne estas tre bonvenaj. Tiuj, kiuj partoprenas la somerlernejojn, gojas, ke dum tuta semajno ili povas liberigi de la angla; ke ili uzas Esperanton ne nur en la klasĉambro - ekz. diskutante aktualajn temojn - sed ankau en la manĝejo, en la arboriĉaj ĝardenoj ĉirkaŭ Wedgwood Memorial College, vespere en la vilaĝa drinkejo, au ekskursante al loka vidindaĵo, ekz. ceramikejo, muzeo au kastelo. Alivorte: oni plene merĝiĝas en lingvo kaj kulturo Esperantaj, tiom ke krokodiloj, malhelpante al 'seriozaj' Esperantistoj, farigas en Barlaston bestoj minacataj.
Emfazata en Barlaston estas la ĉiutaga, parolata lingvo, kiun oni aŭdas pere de prelegoj de spertaj Esperantistoj, kaj uzas kun aliaj staĝanoj. Tradicia karakterizaĵo de la somerlernejoj estas la ĉeesto ne nur de eksterlandaj partoprenantoj sed ankaŭ de eminenta, eksterlanda gastpreleganto (kiu ne nur prelegas sed ankaŭ gvidas konversaciajn kaj aliajn sesiojn). Denove, pro la partoprenado de eksterlandanoj, estas tre malĝentile paroli la anglan: alia kialo por forigi krokodilojn!
Ne nepras tamen esti sperta Esperantisto por partopreni somerlernejon (espereble, partopreninte, oni fariĝos spertulo!). Kvankam la staĝoj ne celas komencantojn (por ili estas arangataj aliaj, pli konvenaj studrondoj en Barlaston), tiuj, kiuj jam studis ĉefelementojn de la Esperanta gramatiko sed al kiuj ankoraŭ mankas memfido paroli kaj sin esprimi, profitos de la semajno ĉe Wedgwood Memorial College. Tiaj progresantoj eniras apartan grupon en Barlaston kaj okupiĝas ja pri Esperantaj tekstoj kaj aliaj taskoj sed ilin pritraktas ĉefe de gramatika vidpunkto: tiel ili akiras sperton kaj memfidon por 'naĝi' en la vasta Esperanta oceano. Aliflanke progresintoj - tiuj, kiuj jam bone regas la lingvon sed kiuj volas 'freŝigi' siajn lingvajn konojn - konsideras gramatikajn nuancojn de la lingvo en la kunteksto tamen de artikoloj politika, medioprotekta, naturscienca au literatura ĉerpitaj ĝenerale el la revuo Monato.
Do oni laboras kaj oni ankaŭ sin amuzas, ĉu en la drinkejo, ĉu dum la distra vespero, aŭ ĉu simple en la ĉeesto de aliaj Esperantistoj. La sukceso de la Barlaston-aj somerlernejoj montriĝas en la fakto, ke jaron post jaro revenas ja 'fidelaj' studantoj, al kiuj plaĉas la unika, (cer)amika etoso de Wedgwood Memorial College. Tamen ankaŭ novaj vizaĝoj trovos bonvenon en Barlaston: do, se vi neniam partoprenis unu el la famaj somerlernejoj, kaj se vi volas profundiĝi dum tuta semajno en Esperanto (kaj, tro manĝinte, iom dikiĝi . . . ), tuj aliĝu por mendi vian lokon. Bonveno vin atendas en Barlaston!
Paul Gubbins 
|