|
|
|
|
Direktoro pri DiskreskoFebruaron 2000, la Esperanto-Asocio de Britio anoncis ke ĝi nomis sian unuan Direktoron pri Diskresko (anglalingve, Director of Development) - David Kelso el Dunblane, Skotlando. Ĉi-tiun nomigon oni faris koincide kun la baldaǔa relokigo de la oficejo kaj biblioteko de EAB de Ipswich (en sud-orienta anglio) al la kolegio Wedgwood en mez-anglio. Ĝis sia "fruemeritiĝo" la pasintan jaron, David Kelso estis la Ŝtata Ĉefinspektoro pri "post-lerneja" edukado en Skotlando. Li estas movadano de kiam li eklernis Esperanton kiel adoleskulo antaux kvardek jaroj, kaj li estis defondiĝa membro de Junularo Esperantista Brita (JEB), kiam ĝin fondis Humphrey Tonkin. Kiel studento dum la jaroj sesdek, David fondis kaj gvidis viglan kaj sukcesplenan studentan rondon en Edinburgo - ESEo, la Edinburga Studentaro Esperantista - kaj, en 1968 li gajnis la duan premion en la Oratora Konkurso ĉe la UK en Madrid. Poste, li ludis nepran rolon en la organizado de la TEJO-Kongreso en Edinburgo en 1971. Dum kelkaj jaroj li malpli aktivis pro la profesia kariero, familiaj devoj kaj similaj, sed dum la lastaj jaroj li reeniĝis kaj estas aktuale aktiva en la Glasgova Societo, la Edinburga Grupo kaj la Esperanto-Asocio de Skotlando. Lia profesia kariero inkluzivis administradon de personaro en industrio, instruadon en kolegioj kaj universitato, estradon de kolegioj, kaj la ŝtatservon. Kiam li ne laboras (ĉu profesie, ĉu por Esperanto) li ŝatas transmarŝi la skotlandajn montojn; ankaǔ, dum kelkaj jaroj li amindumis pri Suda Italio - precipe Kalabrio - kie li deĵoris dum jaro kiel studento. Li havas tri gefilojn, el kiuj du jam enkarieriĝis kaj unu estas ankoraǔ studentino pri Arto kaj Dezajno. Kiel Direktoro, David celas rilati kun ĉiu sekcio de la movado en Britio, por aktivigi ĉiom el la estunta talento ĉiuspeca en la movado. Kiam oni ratifis lian enoficigon, David diris:
Neniam la mondo pli bezonis internacian helplingvon ol hodiaux. Ni montru al la mondo kiom povas fari Esperanto, jam matura mondlingvo! |