|
|
|
|
Aǔtuna KanalboatekskursoSe vi ĉeestis la jarkunvenon de la Esperanto-Asocio de Britio, ĉijare en Appleby-in-Westmorland dum la paska semajnfino, vi sendube havas bonajn memoraĵojn pri tre bonorganizita aranĝo en belega loko. Vi ankaǔ memoros la ĝuindajn distraĉojn kaj ekskursojn. Do vi certe povus imagi ke post tio, la Morecambe Bay Esperanto Societo, kies membraron aranĝis la eventon, meritus sufiĉe longan periodon de ripozo ĉu? Tute ne! Kontraǔe, ili ankaǔ aranĝis eksterordinaran ekskurson per kanalboato "Lady Fiona" dum sabato la 28-a de oktobro. La krozo ekkomencis je la 2a horo ptm. Kvankam vendrede estis kvazaǔ somera tago kiam mi en Lancaster alvenis, varmis kaj sunis, tute sen venta, homoj eĉ sunbruniĝis ĉe la apuda Morecambe promenejo, veterprognozo por sabato tamen estis sufice aĉa. Do, ni ĉiuj 17 personoj alvenis al la kanalkajo, bone preparita por kiu ajn ke la ĉielo povus sur ni ĵeti, kvankam estis ankoraǔ sufiĉe varma kaj kalma. Eĉ sunis de tempo al tempo, sed ni "ĝuis" kelkajn pluvduŝojn dum la daǔro de la krozo sur fama Lancaster Kanalo. Plejparte tamen estis sufiĉe konforta kaj seka por resti ekstere por pli bone vidi la multajn diversspecajn arbojn kaj birdojn dum ke ni silente preterglitis la kanalbordojn kaj admiris la ĉiam ŝanĝiĝantan vidaĉon. Unu el la plej plezuraj spertoj je la kanaloj estas la paco kaj trankvileco de la kamparo tra kiu oni vojaĝas. Ni aǔdis nur naturajn sonojn – kantantajn birdojn, fluantan akvon de la kanalo, la nun kreskiĝantan venton en apudaj arboj – eĉ la motoro pro respekto al naturo apenaǔ audeblis. Nia boato, "Lady Fiona" komencis antaǔ ĉirkaǔ 150 jarojn ŝian vivon kiel karboportisto inter la karbominejoj kaj Lancaster. Konstruita de nitita fero, 75 futojn longe kaj 13 futojn larĝan, ĝi estas la unusola restanta boato tiuklase. Se hodiaǔ la unuaj posedantoj revenis, ili ŝin certe ne rekonos. Nun ŝi estas luksa krozboato, tegmentita, provizita de komfortaj seĝoj kaj tabloj, larĝaj fenestroj, necesejoj kaj eĉ bone stokita trinkejo! Teo kaj kafo ankaǔ rapide haveblas de la multetalentata ŝipanaro. Libroj kun fotagrafaĵoj pri la historio de la boato dum ke ŝi laboris, ĝis ŝia emeritiĝo kiel portanto de turistoj troviĝas surŝipe. Ege interesaj - ni ĉiuj avide legis ilin kaj miris pri la farataj ŝanĝoj. Nia krozo finiĝis post tio kiu ŝajnis al ni nur kiel duon horon, sed fakte, ĝi daǔris ne malpli ol tri horojn! Aparte interesa, estis kiam post horo kaj duono, kiam ni atingis sufiĉe larĝan sekcion de la kanalo, la ŝipanaro devis turni la boaton por reveni hejmen. Ili tiris ĝin mane ek de la kanalbordoj, tra la 360 gradojn per bruta forto, ĉiam ŝajne kvazaǔ en la akvon falanta. Dum ke ili tion faris, mi rimarkis ne ni ĉiuj tute silentiĝis! Dum ke ni krozadis, ni estis iomete de la vetero ŝirmitaj, sed kiam ni elŝipiĝis, rimarkinda malpliboniĝo evidentiĝis. Feliĉe, en apuda hotelo estis aranĝita ampleksa bufeda manĝaĉo. Poste, D-rino Marjorie Boulton gastparolis. Ŝia temo estis "La Mirakla Mikrokosmo". Tiu mikrokosmo estas pri Esperanto tra la mondo, kaj kiel pere de nia lingvo, ne nur etnaj kaj nacilingvaj diferencoj malaperas, sed ankaǔ profesiaj kaj klasaj diferencoj. Kie ajn alie oni tion spertas? Marjorie ankau komparis internaciajn (ne-Esperantajn) konferencojn kun niaj Universalaj Kongresoj. Ĉe la unua, oni nur provizata de kaporeliloj, eblas aǔdi angla-lingvan interpreton pri tio kiu okazas. Ĉe la dua, en kiu reprezantantoj de multaj landoj partoprenas, oni tute sen interpretistoj ĉion aǔdas kaj komprenas en nia mikrokosma mondo. Vere estis pensiga kaj vigliganta parolado kiun ni multe ĝuis. Tiam, ni akompanataj de Stephen Thompson kiu ludis gitaron, kune kantis, interbabilis kaj ĝuis la vesperon ĝis la fino. Vere estis interesplena kaj sukcesa evento, kiu meritas daǔran daton en nia Esperanto kalendaro. Mi elkore gratulas organizantojn kaj la Morecambe Bay Esperanto-Societon. Ian Mac Dowall la 4-an de novembro 2000
|