|
[Up]
| | Ni Festivalu . . . Denove la vilaĝa drinkejo en Barlaston - la Duko de Jorko - gastigis en januaro esperantistojn: kion opinias la duko pri Esperanto, ne estas surpaperigite, sed tutcerte li ne malaprobas pro la profitoj, kiujn li rikoltas pro la internacia lingvo (fakte pro la soifo de ĝiaj adeptoj).
Tio ne signifas, ke partoprenintoj en la sejmanfino 'Ni festivalu' pasigis la tutan tempon drinkante: male, nur la vesperojn. Ĉar dum la tagoj ili plene okupiĝis pri la verda teatro, la verda pedagogio, aǔ pri la - nu - ne verda sed multkolora pentrarto. Entute 'festivalis' ĉ. 20 esperantistoj ne nur el Skotlando, Kimrujo kaj Anglujo sed ankaǔ el Norvegujo, kies reprezentanto - Baard Hekland (studinte ĉe la apuda universitato Keele) - riĉigis la semajnfinon pro sia klara elparolado kaj cxiam saĝaj intervenoj.
Danke al Hilary Chapman, organizinto de la pedagogiaj sesioj, tiuj, kiuj aniĝis al tiu ĉi grupo, akiris pli fundajn sciojn pri kiel instrui: aparte riĉa estis specimena leciono kun la norvega gasto. La teatro-amantoj ĝuis aparte amuzan sed samtempe stimulan praktikan sesion gvidatan de Colin Simmonds: ili studis ankaǔ kvar teatraĵ(et)ojn, inkluzive de unu bazita sur novelo de Julian Modest kaj adaptita de William Simcock. Ĉi tiun unuaktaĵon - La Muro - duope prezentis la adaptinto kaj Colin Simmonds dum la distra vespero.
Celo de la 'festivala' semajnfino estas kunigi esperantistojn kun diversaj intersaj kaj diversaj hobioj. Ĉiuj dum la tagaj sesioj okupiĝas pri sia fako; ĉiuj tamen kune manĝas kaj sin distras. Venontjare okazos la 'festivalo' - kiel kutime - dum la antauxlasta semajnfino de januaro ĉe Wedgwood Memorial College, Barlaston. Ĉiuj estos bonvenaj - kaj ju pli da grup(et)oj, des pli bone!
PPG 
|