|
|
|
|
Up |
Skota Studrondo 2005: La Jaro de Einstein
En varma bela malfrusomera vetero ĝuis la studrondon
18 geesperantistoj. Hju Rid enkondukis la temon klarigante la perpleksan staton
de fiziko malgraŭ ĝiaj multaj sukcesoj en la fino de la 19a jarcento,
indikante ke Einstein preskaŭ mirakle kontribuis al la solvo. David Kelso
skizis interesan amuzan bildon de la homo Einstein kaj ties vivo atentigante
ke estis ombra flanko en lia personeco. Sekvis bongusta lunĉo en Airth
Castle Hotel kaj amuza gvido tra la apuda kastelo. Revoje al Dunblane ni vizitis
la "Skotan
Ananason" (bildo
de tiu sekvos baldaŭ). Ĉiuj ĝuis la malstreĉan etoson de
la ekskurso. Trinkemuloj ĝuis siajn trinkemojn en la apuda taverno "The Tappit Hen". Sekvan tagon ni revenis al la temo laŭ pretera vojo per prelego pri Leopolda Einstein, ĵurnalisto kaj la unua Esperanto martiro, far Graham Blakey. Sekvis nun la kerno de la programo en kiu Dr Jim Williamson amuze eksplikis al ni, laŭ nia komprenkapablo, pri la speciala terio de Einstein. Li devis fortranĉi multajn partojn el sia prelego pro tempomanko. Estas evidente ke lia prezento meritas tutan reaŭdon en alia esperanto medio. Postlunĉe kiel alternativo al la diservo Ed Robertson amuzis la nereligiulojn per la Scienco de Star Trek. Oni rimarkis ke tiu scienco ne ŝajnis multe pli fantazia ol tiu kiun klarigis Jim Williamson! Pli plena raporto baldaŭ sekvos kun bildoj.
|