Home Up 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

 

Glasgovo, la Koro de la Lando

Inter la skota altlando en la nordo – vasta regiono de montoj, marĉoj, riveroj, lagoj – kaj de la monteca landlimo kun Anglio en la sudo, kuŝas malvasta teritorio relative ebena sur kiu vivas preskaux 3/4onoj de la skota loĝantaro. Ĝia centro estas Glasgovo, granda, vigla, gaja – ĝi altiras ĉiujare multegajn vizitantojn el ĉiuj mondpartoj.

GLASGOVO

Glasgovo eliĝis en historion en la frua 12-a jarcento je la okazo de la nomado de la unua episkopo al la diocezo de Glasgovo, kaj de la fondiĝo de la Katedralo sur la loko de la antaǔa preĝejo de Sankta Kentigerno konstruita en la jaro 453. La amema nomo por Sankta Kentiĝerno estis Sankta Mungo (aǔ Mia Karulo) kiu estas la sankta patrono de Glasgovo; kaj li kaj la legendoj atribuitaj al li estas bone figuritaj sur la urba blazono kies devizo estas "Floradu Glasgovo".La Universitato de Glasgovo fondiĝis en la jaro 1451, kaj tiel Glasgovo fariĝis sidejo de religio kaj lernado. Ĉi tiu vivado de religia meditado kaj erudicio daǔris ĝis la 18-a jarcento, kiam komenciĝis la transiro de kvieta merkata urbo ĝis la plej granda urbo en Skotlando.

La Unuiĝo de la skota kaj angla Parlamentoj en la jaro 1707 malfermis la koloniojn de Usono kaj Karibeo al la glasgovaj komercistoj kaj kondukis al vasta pliiĝo en la tabaka kaj sukera komercoj venigante grandegan riĉecon al la urbo. La ekapero de la Usona Milito de Sendependeco en la jaro 1775 akre frapis la tabakan komercon, lasante la urbon preskaǔ ruinita. Tamen, el tiu ruinado rapide leviĝis alia prosperanta industrio, fabrikado kaj procezado de linaĵo kaj poste katuno. Kiam la morto de la katuna industrio estis okazonta, James Watt (1736 – 1819) jam evoluigis sian vapormaŝinon kaj tion oni ekspluatis por la sekva transira stadio ĝis peza industrio—ŝipkonstruado, marmaŝina kaj lokomotiva inĝenierado.

Tiuj kiuj gajnis riĉaĵojn pro la tabaka komerco bone faris uzon el siaj riĉaĵoj. Ne nur ili fondis bankindustrion krom novajn fabrikejojn por la burĝonanta linaĵ – komerco, sed ili remetis multon da sia mono en la strukturon de la urbo en la formo de stratoj de noblaj domegoj respegulantaj sian riĉaĵon kaj socian rangon.

"George Square"( Placo de Georgio), la vera nabo de la urba centro,estas ĉirkaǔita per imponaj fasadoj, el kiuj la plej bona estas tiu de la Urbdomo. Tute ĉirkaǔ la placo nun situas la plejparte rebonigita kaj refreŝigita ‘Nova Urbo’ ( aǔ Komercista Urbo ) kies plano estas sternita laux formo de krado kaj kies konstruado komenciĝis en la 1790-aj jaroj. La urbplano de la Nova Urbo ankoraǔ estas senkompara ie en Britio, kie ĉiu strato, kaj ĉiu konstruaĵo en la stratoj, konkuras unu kontraǔ la alia en arkitektura brilegeco kun sia najbaro. Aliloke en centra Glasgovo la arkitektura formo estas elegante viktoriana ; tiom bela ke la mortinta Kavaliro John Betjeman, Poet – Laǔreato kaj spertulo pri Viktorianaĵoj, nomis ĝin "La plej bona Viktoriana urbo en la mondo." Do, oni ne surpriziĝis kiam, en la jaro 1999, Glasgovo gajnis la titolon "Urbo de Arkitekturo kaj Desegnado."

En la jaro 1990 ĝi ricevis la honoron "Kultura Ĉefurbo de Eǔropo." Sed eĉ antaǔ tiam la urbo ĝuis reputacion kiel Urbon de Kulturon, opinion tenatan ambaǔ de Glasgovanoj kaj de homoj ekster la urblinioj. Jam de longe ekzistas arda subtenado por la du orkestroj bazitaj en Glasgovo, la Reĝa Skota Tutlanda kaj la BBC-a Skota Simfonia kiuj aperas ĉe la Urba Halo kaj cxe la Reĝa Koncertejo krom prezentoj de la Skota Opero kaj Skota Baleto ĉe la Reĝa Teatro. Krom tio okazadas jaraj festivaloj, tiaj kiel Ĵaza Festivalo kaj Festivalo de Kelta Muziko, inter aliaj, kiuj aldonas siajn gustojn al la muzika menuo. Malfermita en la jaro 1997, la 3000- loka Clyde Aǔditorio (kromnomata "La Dazipo" pro ĝia distinga formo) estas impona nova kunvenejo por grandskalaj popularaj muzikaj eventoj. Inter multaj bonegaj muzeoj en la urbo, la plej nobla estas la Burrell – Muzeo, kiu entenas la vastan elektikan art- trezoron amasigitan de unu homo, Kavaliro William Burrell (1861 – 1958)

Por urboloĝantoj aux vizitantoj kiuj avidas eliri en la pejzaĝon ne mankas al ili elektoj facile atingeblaj. Norde kaj okcidente, Lago Lomondo, La Trossachs ( famigita de kavaliro Walter Scott ) kaj la sojlo de la Altlandoj, ĉiuj atingeblaj post veturo de unu horo; okcidente, la Clyde-Estuaro, kaj sud-okcidente, la Marbordo de la Ayr-regiono, ambaǔ facile atingeblaj.

Hodiaux, en la urbo-centro, abundas manĝejoj kaj trinkejoj de diversspecoj, taǔgaj por ĉiaj gustoj kaj poŝoj. Por tiu kiu volas sin regali pli formale kaj manĝi ĝissate, haveblas ampleksa diverseco de restoracioj kun specialaj kuirartoj: Hindaj, Cxinaj, Italaj,Francaj, kaj aliaj, krom tradiciaj Skotaj pladoj.

Por multaj kiuj volas viziti la vidindaĵojn, tiuj kutime ankaǔ volas butikumi, kaj al ili Glasgovo disponigas plej diversajn butikojn kaj magazenojn krom tri novajn kaj grandajn butik-galeriojn: Sankta Enoch Centro, Princa Placo, kaj Buchanan Galerioj. Vera paradizo por butikumantoj.

Glasgovo estas progresinta laux longa malglata vojo ekde Sankta Kentigerno kaj sia unua preĝejo en tiu vilaĝeto apud la rivero Clyde ĝis industria metropolo, Urbo de Kulturo en 1990 kaj Urbo de Arkitekturo kaj Desegnado en 1999, sed ankaǔ progresinta de la malkomforteco de la kadukaj kvartalaĉoj ĝis la hela firmeco de la urba slogano,"Glasgow’s Miles Better" (tio estas, multaj mejloj pli bona ol ĝi estis).

Jack Casey