|
[Up]
| | La Lingvoj de Skotlando The Languages of Scotland The Leids o Scotland Na Cananan na h-AlbaLa angla La skota La gaela Aliaj lingvo
La ĉefa lingvo de Skotlando estas la skotangla dialekto de la angla, kiu estas principe komprenata de ĉiuj enloĝantoj. Ĝi diferencas de la formo de la angla parolata en Anglio nur en kelkaj detaloj:
a) la ĉefaj vokaloj ne estas prononcataj diftonge, malkiel en Anglio; la 'r' estas klare prosh-' estas prononcata /hw/ kaj ne /w/, malkiel la nuna plimulto da anglaparolantoj en Anglio kaj Usono. b) ĝi posedas kelkajn aparte skotajn alternativajn erojn en la vortprovizo, ekzemple 'messages' (angle 'shopping' = 'butikumaĵoj'), 'outwith' (angle 'beyond', 'outside of' = 'ekster'), 'loch' (prononcata kun velara frikativo, IFA-simbolo /x/, angle 'lake' = 'lago'), 'pinkie' (angle 'little finger' = 'etfingro' - 'pinkie' ankaǔ uzatas en Usono, sed ne en Anglio), 'wee' (angle 'little' = 'eta') kaj pluraj aliaj vortoj. Back to top Oni ne konfuziĝu inter la skotangla kaj la skota lingvo. La skota lingvo estas parenca al la angla, kaj ili dividas komunan antaǔulon, sed historie ĝi ne estas dialekto de la angla, kvankam la angla hodiaǔ pli kaj pli influas la skotan kaj erozias ĝiajn apartaĵojn. La skota ankaǔ ricevis influon interalie de la franca, ekzemple en la vortoj 'fash' (='koleriĝi', fr. 'se facher'), 'ash et' (='telerego', fr. 'assiette') kaj 'pagger' (='batalo', fr. 'bagarre'), kaj de aliaj lingvoj. La skota estis la ŝtata lingvo de Skotlando dum ĝia sendependeco (kaj longa alianco kun Francio), sed nun ĝi ne havas leĝan statuson. La skota estis la lingvo de la mondfama skota nacia poeto Robert Burns: Fair fa' your honest, sonsie face, Great chieftain o' the Puddin-race! Aboon them a' ye tak your place, Painch, tripe, or thairm: Weel are ye wordy of a grace As lang's my arm.
The groaning trencher there ye fill, Your hurdies like a distant hill, Your pin wad help to mend a mill In time o' need, While thro' your pores the dews distil Like amber bead.
His knife see Rustic-labour dight, An' cut you up wi' ready slight, Trenching your gushing entrails bright Like onie ditch; And then, O what a glorious sight, Warm-reekin, rich!
Then, horn for horn they stretch an' strive, Deil tak the hindmost, on they drive, Till a' their weel-swall'd kytes belyve Are bent like drums; Then auld Guidman, maist like to rive, _Bethankit_ hums.
Is there that owre his French _ragout_ Or _olio_ that wad stow a sow, Or _fricasee_ was mak her spew Wi' perfect sconner Looks down wi' sneering, scornfu' view On sic a dinner?
Poor devil! See him owre his trash, As feckless as a wither'd rash, His spindle shank a guid whip-lash, His nieve a nit; Thro' bluidy flood or field to dash, O how unfit!
But mark the Rustic, haggis-fed, The trembling earth resounds his tread, Clap in his walie nieve a blade, He'll mak it whissle; An' legs, an' arms, an' heads will sned, Like taps o' thrissle.
Ye Pow'rs wha mak mankind your care, And dish them out their bill o' fare, Auld Scotland wants nae skinking ware, That jaups in luggies; But, if ye wish her gratefu' prayer, Gie her a Haggis!
Robert Burns: 'Al Hagiso'.
Tio estas la originala formo de la teksto kaj la apostrofoj atentas pri litero kiun oni konsiderus ellasita se ĝi estus en la angla. Kelkloke ankaǔ estas vortoj ankaǔ ankoraǔ en sia angla formo, ekzemple 'my arm' anstataǔ 'ma airm'. Nuntempe oni denove ne timas konsideri la skotan aparta lingvo, kaj depost 1947 oni ne plu enmetas tiajn apostrofojn en novaj presataj skotlingvaj verkoj. Plena ortografia unueco tamen tre malrapide ekestiĝas. Reto Rossetti tradukis multajn verkojn de Burns esperanten kaj vere redonas guston de la originalo.
Proksimume 1 ĝis 2 milionoj da Skotoj estas denaskaj parolantoj de la skota. La skota estas malmulte parolata en la Altlando aǔ okcidentaj insuloj, kie oni parolas, aǔ parolis ĝis antaǔnelonge, la gaelan (vidu sube). Multaj burĝaj Skotoj opinias ke la skota elmortis, sed ĝi estas ankoraǔ la unua lingvo de la plimulto da infanoj en la laboristaj kvartaloj de la urboj de centra Skotlando, kaj la kamparaj regionoj en la sudo kaj oriento. Dialektoj de la skota estas ankaǔ parolataj en Orkadio kaj Ŝetlando. La lingvo ankaǔ nomiĝas 'Lallans' por substreki ke ĝi estas la skota lingvo de la malaltlando, ne konfuzenda kun la skotgaela de la altlando.
La norma formo de la skota estas la centra dialekto parolata trans la mezo de Skotlando de Ayrshire (hejma regiono de Burns) ĝis Fife. La urbo Dundee havas apartan parolmanieron kiun oni ekzempligas per la langotordanta frazo:
Fehv pehs an an ingin yin an aa
En la angla, tio tekstus "Five pies and an onion one as well" (= 'Kvin pirogojn kaj cepan ankaǔ'). La distinga trajto de la skota dialekto apud Aberdeen, kiu ankaǔ nomiĝas 'the Doric', estas la anstataǔado de 'wh-' per 'f-', precipe en la tabelvortoj:
Skota Dorika E-o whaur far kie wha fa kiu whit fit kio
Estas hipotezata de kelkaj homoj, ke tiu trajto estas fonologia heredaĵo de la pikta lingvo (vidu sube) kiu estis iam parolata en tiu parto de Skotlando.
La nordaj insularoj, Orkadio kaj Ŝetlando, estis iam parto de la vikinga imperio, kaj tie oni parolis ĝis antaǔ 300 jaroj dialekton de la norvega.
Jen kelkaj ligoj pri la skota lingvo kiuj povas esti utilaj:
www.sol.co.uk/m/merlinpress/ www.mlove.free-online.co.uk/ www.snda.org.uk/scothist.htm www.saltire-society.demon.co.uk/index.htm www.abdn.ac.uk/~src045 www.geocities.com/Athens/1615/rhahn/lowlands/llscots.html babel.uoregon.edu/yamada/guides/scots.html indoeuro.bizland.com/tree/germ/scots.html Back to top Dum la lasta popolnombrado de Skotlando en 1991, proksimume 66000 homoj anoncis sin parolantoj de la skotgaela, t.e. 1.34% de la skota enloĝantaro. La plej granda koncentriĝo de gaelaparolantoj estas en la okcidentaj insuloj, kie ili konsistigas du trionojn de la loĝantaro. Aliloke en diversaj partoj de la altlanda regiono la cifero varias inter 5% kaj 40%. En la centro, sudo kaj oriento de la lando, kaj en la nordaj insuloj la cifero averaĝas 0.5%. La gaela estis antaǔe multe pli vaste parolata. Gaelaj loknomoj abundas ĉie en Skotlando, krom apud la landlimo kun Anglio.
La gaela estas kelta lingvo. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la irlandgaela kaj la manksa. Pro konfuzo inter ĝi kaj la irlandgaela, oni kelkfoje nomas ĝin la skotgaela. Skribita skotgaela kaj irlandgaela estas reciproke kompreneblaj, kaj zorge prononcita parolata lingvo ankaǔ. La skotgaela dialekto de la insulo Islay estas facila por Irlandanoj, kaj la irlandgaela dialekto de Donegal por Skotoj. La aliaj keltaj lingvoj estas la kimra, la bretona kaj la kornvala, kiuj ne estas tiom intime parencaj al la skotgaela.
Keltaj lingvoj estis parolataj tra vastaj areoj de Eǔropo dum la unua jarmilo antaǔ Kristo, kaj ili alvenis Brition kaj Irlandon dum tiu periodo. Intertempe, ili elmortis sur la ĉeflando de Eǔropo, kaj estis truditaj en la forajn angulojn de Britio kaj Irlando. La sola nuna kelta lingvo sur la eǔropa ĉeflando, la bretona, estis reenkondukita tien de Kornvalo ĉirkaǔ la jaro 500 pK, kaj ne estas rekta posteulo de la iama galla lingvo.
En Skotlando, la ĉefa gento dum la romia periodo estis la Piktoj (vidu sube), kaj ili sukcesis rezisti konkeradon far la Romia Imperio. Same en Irlando la tieaj Keltoj sukcesis. La Skotoj venis de Irlando proksimume 400-500 pK. La Britoj parolis lingvon parencan al la nuna kimra, kaj ilia teritorio inkluzivis, krom Anglio kaj Kimrio, ankaǔ kelkajn partojn de suda kaj centra Skotlando. Ekde 400 pK la Angloj alvenis Anglion kaj sudorientan Skotlandon.
Ekde 800 pK la Vikingoj multe atakis orientan Skotlandon kaj Anglion. Rezulte de tio, la potenco de la Piktoj grave malpliiĝis. En 843, la reĝo de la Skotoj, Kenneth MacAlpine, mem filo de pikta princino, konkeris la Piktojn kaj unuigis Skotlandon. Ĉirkaǔ la jaro 1000 la okcidentaj insuloj estis denove liberigitaj desub la Vikingoj, sed ĝuis ĝis 1545 relativan aǔtonomecon de la skota registaro. Inter la 13a kaj 16a jarcentoj la reĝoj de Anglio faris plurajn provojn konkeri Skotlandon.
En 1603 James 6a, reĝo de la Skotoj (reĝoj de Skotlando ĉiam nomiĝis tiele, kaj ne 'reĝo de Skotlando') heredis la tronon de Anglio, kaj fariĝis James 1a de Britio. Liaj posteuloj (la dinastio 'Stuart') ne povis reteni la tronon kaj estis renversitaj de protestantoj. Ribeladoj en 1715 kaj 1719 provis restarigi la Stuart- dinastion, sensukcese. Pli granda milito en 1745-46 rezultigis la brutalan konkeradon de la Altlando de Skotlando far la registara armeo. Eĉ paroli la gaelan estis nun kontraǔleĝe. La plej granda najlo en la ĉerko de la Gaeloj estis ekonomia. La ĉefoj de la klanoj, nun fariĝinte parto de la reganta klaso, forpelis la kamparanojn kaj anstataǔis ilin per ŝafoj. La plimulto elmigris. Multaj iris al Kanado, kaj sur la insulo Kabo Breton tie, la gaela estas ankoraǔ nun parolata.
Fine de la 19a jarcento la kontraǔbatalo komenciĝis. La etfarmistoj de Skye kaj Lewis protestis kontraǔ la maljusteco de la terposedada sistemo, kaj malgraǔ la policanoj kaj soldatoj senditaj por subigi ilin, ili finfine ricevis la rajton daǔre labori en la kamparo. Sed eĉ dum la unua duono de la 20a jarcento la gaela lingvo ne estis instruitaj en la lernejoj, kaj la lingvo velkis. Nur dum la lastaj 15 jaroj ĝi ricevis oficialan subvencion kaj aprobon. Nun ekzistas televid-programoj en la gaela, lernejoj, kolegioj. En la skota parlamento oni nun havas la rajton paroli gaele, sed okazos samtempa traduka servo anglen nur kun antaǔaverto - alie la parolanto mem devas traduki poste.
Nun ekzistas norma unueca 'televida' versio de la gaela, sed ekzistas 3 ĉefaj lokaj dialektoj el kiuj la plej aparta estas tiu de Lewis, laǔdire tre influita de Skandinavio, kaj kun apartaj eroj en la vortprovizo, ekzemple 'burn' tie estas la vorto por 'akvo' anstataǔ la norma gaela vorto 'uisge'.
Estas paĝo en la gaela (pri Esperanto!) aliloke en ĉi tiu TTT-ejo. Pluaj informoj pri la gaela haveblas de la subaj ligoj: www.smo.uhi.ac.uk/ www.gaelic.net/ www.ibiblio.org/gaelic/gaelic.html homepages.enterprise.net/~anceathramh www.chatsubo.com/ambraighe/ www.gaelicbooks.org.uk/ indoeuro.bizland.com/tree/celt/scottish.html
Back to top
Mencienda estas ke la surduloj de Skotlando grandparte uzas la gesto- lingvon BSL, samkiel iliaj kolegoj en la cetero de Britio, tamen kun kelkaj dialektaj apartaĵoj.
Skotlando, kiel ĉiu alia lando sur la planedo, akceptis enmigrintojn dum ĉiu periodo de sia historio. En la nuna jarcento alvenis interalie parolantojn de la urdua, de la itala, de la kantonĉina kaj dekoj da aliaj lingvoj. El antaǔaj jarcentoj, la Ciganoj havis ankaǔ influon sur la skota lingvo.
Sed plej enigmaj estis la Piktoj, kiun ni menciis dum la sekcio pri la gaela lingvo. Nur malmulte restas por informi nin pri ili. Ni eĉ ne scias la nomon de la Piktoj por si mem. Ni scias ke la Romianoj nomis ilin 'Picti', t.e. 'farbitoj'. La kelta vorto por la Piktoj estas 'cruithni', kiu signifas 'la popolo de la desegnaĵoj'. La Piktoj ekaperas en historiaj rakontoj en la jaro 84 pK, kiam ili venkis la invadintajn Romianojn, kaj malaperas en 843 pK kiam ili venkiĝis far la Skotoj kaj baldaǔ asimiliĝis. Ilia origino devas esti pli fore malantaǔen, kaj pluraj fontoj indikas la daton 1000 aK. La apudmara situacio de Britio signifis ke ĝi estis multe vizitita de homoj de pluraj lokoj, ĉar vojaĝado per maro estis relative pli facila kiam ne ekzistis aǔtoŝoseoj aǔ fervojoj.
La Piktoj okupis la plej fekundajn regionojn de Skotlando en la oriento dum la Britoj posedis la sudon kaj la Skotoj la okcidenton. Inter la 5a kaj 7a jarcentoj pK ili konvertiĝis al kristanismo. Ilia heredaĵo al ni estas la belaj ornamitaj skulptitaj ŝtonoj. Sur kelkaj el ili estas surskribaĵoj uzantaj la ogaman alfabeton, kiuj povas esti eble en la pikta lingvo. Jen kelkaj ekzemploj el la plej longaj surskribaĵoj:
nehhtvrobbaccennevv maqqotalluorrh ammaqqtallv lv bahhrrassudds crroscc:nahhtvvddadds:dattr:ann bennises:meqqddrroann idbmirrhannurractkevvcerroccs allhhallorreddmaqqnuuvvhrre.rr ttlietrenoiddors ..uhtuoaged... ettecuhetts:ahehhttannn:hccvvevv:nehhtons iddarqnnnvorrenn iku(a) iosie (...)besmeqqnanammovvez
Krome, la surskribaĵoj estas tre eroziitaj de la vetero, kaj la legaĵoj ne estas tre fidindaj. Do, kompreneble estas multaj teorioj pri la lingvo. Elektu inter:
a) Ĝi estas kelta lingvo parenca al la gaela. b) Ĝi estas kelta lingvo parenca al la kimra. c) Ĝi estas kelta lingvo de alia branĉo, nek gaela nek kimra. d) Ĝi estas alia hindeǔropa lingvo, ekzemple ĝermanida. e) Ĝi estas de antaǔe nekonata hindeǔropa lingvogrupo. f) Ĝi estas de antaǔe nekonata nehindeǔropa lingvogrupo. g) Ĝi estas de nehindeǔropa lingvogrupo ekzemple semida. h) Ĝi estas de nehindeǔropa lingvogrupo ekzemple la eǔska. i) Ĝi estas miksaĵo de du aǔ pli el a-h. Ktp, ktp!
Pluaj informoj (kaj teorioj) troveblas ĉi tie:
members.tripod.com/~Halfmoon/ www.kapnobatai.demon.co.uk/pictarts/ www.cruithni.org.uk/links/links.html indoeuro.bizland.com/archive/article7.htm
Ed. Robertson Back to top |