|
|
Skotlando invitas vin!Ni pardonpetas pro la fakto ke la lingvo de la subaj ligiloj ne estas Esperanto. Tamen, multaj el la TTT-ejoj estas nun multlingvaj kaj espereble vi komprenos la enhavon! Skotlando ja kuŝas sur la rando de Eǔropo, sed niaopinie ĝi plene meritas viziton. Ĝi ja estas romantika lando: lando kiu inspiris la plej famajn aǔtorojn kaj komponistoj. Sed ĝi estas lando diversa. Ĉu necesas diri ke Skotlando estas nacio, unu el la plej antivaj en Eǔropo. Ĝi ne estas granda sed ĝi estas treege diversa. Ĝi certe estas lando de kasteloj kaj montetoj; sed ĝia arkitekturo estas mondklasa; kaj Edinburgo, la ĉefurbo kaj sidejo de la Parlamentejo, kunligas klasikismon kaj Romantikismon. La montetaro skota estas mondfama, sed neniam forgesu la insularon; tie okcidente la kulturo estas gaela, norde ĝi estas skandinavia. Norde kaj okcidente vi trovos solecon kaj naturon. Eble vi eltrovos ion pri vi mem en tiu mistikisma regiono! Tamen, estas sekretaj partoj de Skotlando. Unu el ili estas la Landlima regiono. Tie la pejzaĝo estas verda kaj la montetoj estas rondiĝintaj. Domegoj kaj ruiniĝintaj monaĥejoj abundas. La urbetoj estas pitoreskaj. Indikiloj troviĝas ĉie pri la disputoj de pasintaj epokoj. Antaǔa perforteco eĉ pli ĉarmigas la trankvilan kamparon. Ĉie ankaǔ ŝvebas la spirito de Walter Scott, la plej romantika el la skotaj literaturistoj. Jen sekretejo, sed trovebla! Skotlando tre konscias pri sia rolo en eǔropa historio: Maria Stuart ŝajne dormis preskaǔ ĉie en la lando! Sed ĝi neniam forgesas siajn infanojn alilokajn en la mondo pro emo aǔ devigo. Esperanto apartenas al tiu internacia kulturo; kaj la skota kontribuo al Esperanto-kulturo estas fieriga. Eble oni pli fieras pro la fakto ke William Auld, nia plej fama poeto hejmas proksime al Stirling, iama ĉefurbo kun kasteko kiu rivalas tiun de Edinburgo! Samideanoj, ni invitas vin!
|