|
|
|
[Up] | Vojaĝo al la suno!
La 3an de decembro 2005 okazis la ĉiujara Zamenhof-festo (organizita de David Hannah) ĉe Aberdour, Fife , Skotlando. 14 Esperantistoj partoprenis.
Posttagmeze Ian Macdowell el Liverpolo sorĉis nin per rakonto pri sia ĉi-jara
vizito al Jalto en Ukrainio. Komence li substrekis sian nesperton pri prelegado;
sed li plene sukcese bildigi la urbon kaj ĝian riĉan kulturon kune kun vigla
esperantisma dimensio. Aventuroj ne mankis precipe pri la vojaĝo al Jalto;
tamen, li emigis ĉiujn viziti la urbon kaj partopreni la tiean esperantan
eventon.
Ni tostu lian memoron! David W. Bisset
| ||||||||||||||||||||