|
|
|
[Up] | Mia unua UKAndreo Weir priskribas sian vojaĝon al la Universala Kongreso ĉi-jare en Florenco.Ĉi-aŭguste mi iris al Florenco por ĉeesti mian unuan Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝi estis mia unua eksterbritia Esperanto-aranĝo, kaj ankaŭ fakte la unua fojo kiam mi iris eksterlanden sole; kaj ĝi estis neforgesebla sperto. Mi alvenis en Florenco kun iom da timetoj. Mi ne sciis kion atendi de Universala Kongreso. Ĉu Esperanto vere funkcias, ne nur por konversacii inter samlingvanoj sed ankaŭ alilandanoj? Ĉu mi kapablos paroli sufiĉe rapide kaj kompreni kion ili diros al mi? Ĉu mi naĝos aŭ ĉu mi dronos? Ĉiuj timoj forvaporis preskaŭ tuj post kiam mi registris min ĉe la kongresejo. kompreneble, la lingvo ja funkcias, kaj oni ja komprenas. Frapis min la amikeca atmosfero kiun kreis la babilado kaj feliĉo de ĉiuj kongresanoj — kaj frapis min ankaŭ la facilo de komunikado inter homoj. Por la unua fojo mi spertis la senton ke nia facila lingvo ne estas nur ludilo sed vera ilo por komuniki. La kongresa temo estis "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La programo estis bunta kaj interesa. Inter prelegoj, kunvenoj, koncertoj, teatraĵoj kaj literaturaĵoj ne eblis enuiĝi. Vere estis tro da eventoj por plene pritrakti, sed mi menciu ĉi tie la solenan malfermon, kie, krom la kutimaj salutoj de la UEA-aj kaj urbaj estroj, ni havis tre interesan prelegon de profesoro François Grin, kiu faris studon kiu montris ke, pro la hegemonio de la angla lingvo, la aliaj landoj de Eŭropa Unio subvencias Brition je milionoj da eŭroj. Profesoro Grin estas akademiulo en sia hejma Svislando; ne esperantisto, sed li laŭtlegis sian prelegon ĉe la solena malfermo en perfekta esperanto, vere miriga. Mi ankaŭ aparte ĝuis la prelegon pri "Kiel paroli publike", farita de Humphrey Tonkin, kaj la teatraĵojn de Paul Gubbins prezentita per la Verda Ranaro. Krom la formalaj eventoj, kompreneble gravas la neformalaj konversacioj kaj amikecoj kiujn oni faras ĉe UK. Sed eĉ per Esperanto eblas kulturaj miskomprenoj. Mi notis ke rimarkoj pri mia skoteco estis kutima metodo komenci konversaciojn kun mi; mi parolis kun juna belgino pri Skotlando, kaj mi diris ke mi intencis kun porti mian kilton al Florenco, sed ĉar ĝi estas peza kaj la temperaturo estis ĉirkaŭ kvardek gradoj, mi feliĉas ke mi efektive decidis ne kunporti ĝin. Ŝi tiam diris al mi ke ŝi posedas kilton kaj ofte portas ĝin en Belgio! Miaj protestoj ke virina kilto ne estas kilto, ĝi estas jupo, estis ignoritaj… Florenco mem estas belega, historiplena urbo (kvankam iomete varme en aŭgusto por skoto!). Eĉ sen la UK, facile oni povus pasigi ok tagojn vaganta tra Florenco kaj ne vidi dekonon da tio, kion ĝi havas por vidi. La junularo organizis noktan promenon tra Florenco (kiun fakte ĉeestis multege da homoj, junuloj aŭ ne — ni ja estis stranga grupo, kaj multaj florencanoj admiris nian Esperanto-flagon!), kiu ebligis al ni vidi vidindaĵojn kiel la Uffizi, la Duomo, la Ponte Vecchio, (kopion de) la statuo de Davido… Mi forte rekomendas, se vi volas turisti, ke vi iru al Florenco — sed eble ne meze de somero! Estis aparte bone ke mi pagis malmulte por iri al Florenco — mi profitis de subvencio de NoJEF (Noriĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo), kaj mi rekomendas al ĉiu juna esperantisto en Britio profiti de tiu ebleco de subvencio. Mi treege ĝuis mian unuan Universalan Kongreson. Mi nun atendas kun nepacienco Jokohamon en 2007! La aŭtoro estas studento de lingvistiko en la Universitato de Edinburgo. Li esperantistiĝis en 2000.
|