Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

Kuna Kongreso antaŭa paŝo por Esperanto

Ŝajne la renesanco de Esperanto daŭras en Britio; tio estas pravigebla aserto post la glasgova Kongreso.

Kiu okazis dum la 4-taga skota/brita Kongreso kiu finiĝis la 25an de majo 2003 por kuraĝigi modestan optimismon?

La unua substrekinda punkto estas la partoprenado de 100 homoj: delegitoj, vizitantoj kaj gastoj. Jen indikilo, ke la barlastona faktoro vere ekzistas!

Alia pozitiva fenomeno estas la ĉeestado de homoj el 12 landoj, inkluzive Mongolio kaj Srilanko. Tiel okazis vere internacia evento.

Plue, junuloj ne mankis. Estis tiom, ke aliaj partoprenantoj (kaj eĉ instancanoj) ofte prikomentis.

Kaj la programo? Riĉega relate al prelegoj, forumoj, aferkunsidoj, kulturaĵoj, gastronomio kaj vizitoj al glasgovaj alloĝaĵoj. Pacienciĝu: pli da detaloj baldaŭ sur-retiĝos!

La bankedo en la John Logie Baird Ĉambrego en la Qulity Hotel Central apud la ĉefstacidomo posedis ĉiajn elementojn taŭgajn por la centjariĝo de la glasgova kaj la edinburga Esperanto-societoj. La anstaŭanto de la lordurbestro de glasgovo, magistratano Stephen Dornan, dum tre pozitiva parolado, gratulis ambaŭ societojn; esprimis subtenadon de la nobla idearo de Esperanto kiel komunikilo tutmonda; kaj memorigis ĉiun pri la glora arkitekturo kaj vigla kultura vivo de Glasgovo. Li esprimis apartan plezuron pri la ĉeesto de Diana Richardson, filino de John Logie Baird kaj anino de la Glasgova Esperanto-societo.

La Esperanto-Asocio de Skotlando varme gratulas Duncan Thomson, prezidanto de la LKK kaj prezidinto de EAS, Hugh Reid, la nova skota prezidanto kaj Jean Bisset la nova vicprezidanto; kaj ankaŭ ĉiujn membrojn de la LKK.

Kongresaj fotoj