Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

Nacio Biblioteko De Skotlando Feste Celebras La Donacon De La Auld-Biblioteko

 Ĉirkaŭ 70 homoj ariĝis en la Nacia Biblioteko en Edinburgo la 7an de decembro 2001 por feste celebri la malavaran donacon de la libraro de William Auld. Partoprenis la Bibliotkestro kaj ĉefstabanoj de la Biblioteko, Bill Auld kun amikoj kaj familianoj, kaj 25 Esperantistoj el Skotlando kaj Anglio. La esperantistaj gastoj inkluzivis estranojn de la Esperanto-Asocio de Skotlando, la vicprezidanton de EAB, la prezidanton de la Londona Klubo, la Direktoron de EAB kaj la antaŭan oficejestron de la Esperanto-centro ĉe Holland Park Avenue, Londono.  Etose la vespero estis neformala, klera kaj ĝojplena. Tipa skota afero, ĉu ne?!

 Komence la Nacia Bibliotekestro, Ian McGowan, emfazis la gravecon de la donaco, sian konvinkon ke William Auld estas elstarega skota literaturisto, kaj feliĉon pri la Auld-kandidateco por la Nobel-Premio por Literaturo. Tre plaĉis al li la multaj tradukoj faritaj de Bill el skota literaturo. Li ankaŭ aludis al la rimarkinda varieco (kaj kvanto: 90 verkoj?) de la Auld-verkaro; kaj la gravega fakto ke la Nacio Biblioteko nun posedas mondrangan kolekton esperantan. Espereble la kolekto malfermiĝos printempe kaj reta katalogo pretos samtempe.

 Post la enkondukaj vortoj li ĝentile petis Bill Auld respondi. Bill malrapide iris al la podio. Ĉiuj regardadis lin kaj atendis liajn vortojn anticipe. La granda homo ridetis, faris spritan komenteton por malpezigi la atmosferon kaj komencis flue paroli el la koro pri sia senco de honorigo pro la akcepto de sia kolekto de la Nacia Biblioteko, substrekante la nekredebaln fakton ke liaj libroj nun kuŝas apude al la libroj de la plej grandiozaj homoj en skota literaturo. Li paŭzis. Ĉu pli? Bill regardis la aŭskultantaron kaj finfine diris: 'Miaopinie tio sufiĉas!'  ki reiris al sia seĝo dum ĉiuj ovaciis laŭte,  longe kaj entuziasme.

 Post tio Don Lord, emerita lekciisto pri Esperanto en la Universitato de Liverpolo, trafe parolis pri la tutmonda reputacio de Auld, pri liaj mirindaj tradukaj kaj poeziaj kapabloj kaj pri lia larĝanimeco. Lia plezuro partopreni estis neesprimebla. Don ankaŭ kaptis la okazon por mallonge paroli esperante por ke homoj aŭdu la sonon de la lingvo.

 David Bisset, sekretario, de la Esperanto-Asocio de Skotlando mallonge pritraktis la signifon de la akcepto de la Auld-kolekto por esperantaj bibliotekoj en Britio kaj la tuta mondo. David indikis, ke la Butler Biblioteko volunte kunlaboros kun la Nacia Biblioteko. Li esprimis la esperon, ke la Nacia Biblioteko daŭre akiros elstarajn esperantajn librojn por la Ĝenerala Kolekto, ĉar la biblioteko nun havas esperantan materialon de monda signifo. Memevidente oni aldonos malmulton al la libraro de William Auld, ĉar kleruloj estontece volos studi la librojn en lia kolekto por eltrovi fontojn kaj influojn; sed la firma decido de la Nacia Biblioteko kolekti ĉion esperantan el la tuta mondo kun io ajn skota ligilo estas bonveniga. Fine, por substreki la universalan estimon por la rimarkinda homo, li citis ĵus ricevitajn vortojn de Alexander Korĵenkov el Rusio, la nuna eldonisto de Bill Auld: 'Aparte ĝojigas min, ke inter la libroj estas kelkaj, kiuj estis eldonitaj dank' al la kunlaboro de nia modesta eldonejo kaj de la plej grava inter la nun vivantoj esperantistoj ? Majstro Auld?. Oni aplaŭdis denove.

 Poste oni fotiĝis, babiladis, rigardis la ekzemplerojn eksponitajn el la kolekto, parolis kun bibliotekistoj kaj la Majstro mem; kaj fine elirinte englutis la magion de kristnaske vestita vintra Edinburgo; kaj pripensadis ke unu el la grandiozaj kulturaj institucioj de la mondo nun ververe apartenas al Esperantujo!

 David W. Bisset