|
|
|
|
Auld-Kolekto akceptita de La Nacia Biblioteko de SkotlandoBill Auld, mondfama esperanta aǔtoro, antaǔnelonge proponis sian elstaregan bibliotekon al la Nacia Bibioteko de Skotlando en Ediubburgo. Raraĵoj ne mankas en la kolekto, kiu estas unu el la konsekvencoj de pli ol duonjarcenta Esperanto-kariero de Bill. Kvalite, ĝi estas unuaranga. Post faka esplorado, kelkaj vizitoj al Dollar, la Auld-a hejmurbeto, kaj konversacioj kun Bill, la Nacia Biblioteko akceptis la kolekton. Baldaǔ on transportos ĝin al Edinburgo por esti profesie taksata. La kolekto ne estos tuj konsultebla pro la bezono de katalogado kaj aliaj specialaj taskoj; sed ĝi estos malfermita al ĉiuj kun faka intereso. La Nacia Biblioteko opinias, ke la akiro estas elstarege grava. Oni esperas daǔrigi la vivantecon de la Auld-Kolekto per aĉetado de esperantaj monografoj kaj abonado de la periodaĵoj jam kolektitaj. Espereble oni ankaǔ aperigos la katalogon sur la Reto. La akcepto de la Auld-Biblioteko gravegas rilate al la faka studado de Esperanto; kaj pro ĉi tiu paŝo Edinburgo, la ĉefurbo de Skotlando, fariĝos Esperanto-esplorcentro de intenacia signifo. Oni devas gratuli Bill Auld pro grandioza malavareco! Neniam estas facila tasko donaci la propran bibliotekon; tamen, li tion faris pro la bonfarto intelekta de nunaj kaj estontaj Esperantistoj kaj kiel kontribuo al kleriĝado, Li ankaǔ konsentis iam estontece donaci siajn korespondaĵojn kaj aliajn arkivaĵojn al la Nacia Biblioteko. David W. Bisset
|