Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

Esperanto Studrondo

Dunblane, Skotlando

septembro 2000

Ŝipetvojaĝantoj sur Lago Menteith

Donald kaj Tom ĉe Inchmahome Monaĥejo

Bill eskapas el la Monaĥejo!

Ĉiujara evento en la Skota Esperanto - kalendaro estas la ‘ Studrondo.’ La celo de la Studrondo estas uzado de la internacia lingvo por profundigo de ĝenerala scio, lingva praktikado kaj ankaǔ lingva instruado al personoj kun plimalalta scio de la lingvo. Dum bonege organizita semajnfino, la 26 ĉeestantoj ĝuis altnivelajn prelegojn, aliajn variajn programerojn, la ekskurson kaj babiladon en etoso de amikeco en vera internacia rondo.

La kvin prelegantoj gvidis la ĉeestantaron kun granda lerteco en sferojn de siaj favorataj flankokupoj.

Alekso Mollison, Dundee, spertulo pri filmado, komencis sian ‘film - karieron’ uzante kameron jam antaǔ 40 jaroj. Li prelegis pri arto de filmado, priskribis ŝanĝojn rilate al kameroj kaj la etapojn de ĝia kaj kaset - teknika antaǔenigo. Ni estis priviligiitaj rigardi liajn ‘mallongajn’ premiitajn filmojn kies muzikon li mem komponis.

Komputila spertulo Dr. Sian Leitch, Inverness, prelegis pri komponado de muziko per komputilo. Uzante personan komputilon li demonstris ke, kun helpo de speciala komputila programo, kiu automate ŝanĝas vortojn en muzikajn notojn, oni povas facile skribi originalan muzikon sen muzika instrumento.

Conall McKay, Aberdeen, en sia prelego priskribis originon kaj evoluon de la muzika instrumento gitaro. Li ravis nin ludante ekstraktojn el muzikaj komponaĵoj por demonstri diversajn fazojn tra historia evoluo de la instrumento.

Hugh Reid, Glassford, prezentis ideojn de Steven Pinker, disĉiplo de Chomsky, pri infana nature programita kapableco lerni la lingvon. Multaj ekzemploj de tia kapableco kaj interesa diskuto montris popularecon de tiu temo, ĉar ĉiuj ni kiel plenkreskuloj, havis ŝancon en nia vivo sperti ĉarmajn lingvajn erarojn en infana parolado.

Ed Robertson , Edinburgh, prelegis pri la Etruska lingvo. La ideo ke la Etruska lingvo ankoraǔ ne estas deĉifrita estas erara. Ĝi estas komprenebla ĝis certa grado. La lingvo estas parenca al la Ĉeĉena lingvo de Kaǔkazo.

En bela vetero okazis tre ĝuinda sabatpostagmeza ekskurso dum kiu oni vizitis insule lokigitan Priorejon sur la lago Mentieth en la montara regiono de Trossachs.

Dimanĉe la organizantoj, gesinjoroj Bisset, aranĝis alternativajn programerojn: Diservon kaj prelegon de David Kelso, Dunblane.

En sia prelego David Kelso esprimis siajn profundajn personajn pensojn pri rilatoj inter Humanismo , Homaranismo kaj religio.

Lingvaj ludoj kun ekzercoj kaj diversaj distraj programeroj stimulis aktivan partoprenadon de ĉiuj ĉeestantoj.

Mia Casey