Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

 

Hugh Martin: 1931-2001

La forpaso de Pastro Hugh Martin, la 1-an de Marto 2001, forprenis el la Esperanta Mondo, kaj precipe el la Skota sceno, unu el ĝiaj pli elstaraj adeptoj kaj subtenantoj. Kiel lingvisto, li plenposedis ne nur Esperanton kiun li lernis dum siaj lernejaj jaroj, sed ankaŭ la lingvojn Latinan, Grekan kaj Hebrean kiujn li akiris pro sia deziro edukiĝi kiel Kristana pastoro. Kaj ni scias ke li aldonis al sia lingvo-posedo la Gaelan, la Araban kaj la Islandan.

Dum sia profesia kariero, Hugh estis brila studento, estiĝante student-pastoro en la Katedralo de Glasgovo, kaj post tiam li ordiniĝis en la Eklezion de Skotlando kaj enoficiĝis al sia propra paroĥa preĝejo en Strathbungo, Glasgovo. Li poste deĵoris en Islando de 1978 ĝis 1984, en Egiptio de 1984 ĝis 1989, kaj finfine en Birmingham, Anglio, kie li servis kiel pastoro de la Unuigita Reformita Preĝejo de S-ta Columba en tiu urbo. Dum liaj jaroj en Glasgovo, li regule partoprenis la kunvenojn de la tiea Esperanto-Societo, kaj gvidis kursojn por tiamaj studentoj. La societo elektis lin ĝia prezidanto en 1954, en kiu ofico li servis ĝis 1961. Dum tiuj jaroj, la ankaŭ aktivis en la aferoj de la Skota Federacio, kaj en 1955 fariĝis redaktoro de ĝia bulteno Esperanto en Skotlando, rolo kiun li plenumis dum multe da jaroj. Interese estas ke la duan fojon li akceptis la postenon de redaktoro de 1996 ĝis 1999, kiam li loĝis en Birmingham.

Kiel Kristanan Esperantistan pastron, oni ofte invitis Hugh gvidi kongresajn diservojn, kaj Skotajn kaj Britajn, kie liaj predikoj estis a?kultitaj kun aprezo. Mi ne povas ne mencii ke ankaŭ en tiu rolo, li gvidis Esperantan geedzigan celebron en 1965, per Esperanto geedzigante Jack Casey kaj Kroatinon Mia Zupani?(nun, kompreneble, Mia Casey). Li ankaŭ kontribuis al la internacia Kristana gazetaro, per artikoloj en Dia Regno kaj la serio Evangeliaj Kajeroj.

Dum la jaroj kiujn Hugh pasigis for de Skotlando, lia agado por Esperanto entuziasme da?is. La Universala Esperanto-Asocio, sciante ke Hugh estis en Egiptio, kie li deĵoris kiel pastro de la Kopta Eklezio, petis lin organizi a?kunlabori je araba esperanto movado, sed detalajn informojn pri tio ni ne havas. Tamen li da?e servis UEAsocion kiel delegiton en Birmingham kaj fakdelegiton pri Kristanismo, teologio kaj lingvoj.

Pli frua mencio pri la de Hugh kono de la Gaela lingvo povas esti sekvata de informero de alia Gael-parolanta samideano. Girvan Mackay skribas, "Hugh kompilis bonan vortaron Gaelan-Esperantan / Esperantan-Gaelan, kiu aperis en Majo 1993, sed nur en tajpskripto. En la kompilado, li uzis la vortprovizon en la Esperanta-Kimra vortaro de John Wells. Jen la vortoj de Hugh en la anta?arolo

De lia vortaro: ‘Se ĉi tiu eksperimenta eldonaĵo troviĵos utila al la Esperantistaro, Gaele parolanta a?ne, ĝi eble estos reeldonata en pli bona kaj pli da?a formato’". Girvan da?as, "Estus bele se, memore al Hugh, iu ajn individuo a?organizo en Esperantio a?Skotlando pretus presi kaj eldoni ĝin. Tion mi persone kore bonvenigus".

La?la sentoj de multe da samideanoj kiuj konis Hugh kaj beda?as lian forpason, ĉiuj priparolas lin kiel homon inter kies ecoj estis afableco, helpemo, simpatio kaj humileco.

Skotaj samideanoj, kaj sendube multe da aliaj, volos esprimi kondolencojn al Jess, la edzino de Hugh, kaj al la familio, Judy kaj Graeme. Kiel persona amiko kaj kiel reprezentanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando, Jack Casey ĉeestis la funebran diservon en Birmingham.

Tom Neil