Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

Progreso pri 97a Skota Kongreso

 La kongreso okazos en St. Andrews de la 24a ĝis la 27a de majo 2002 en Komunumejo proksime al la Katedralo. St. Andrews estas sur la marbordo norde de Edinburgo. Ĝi estas antikva kaj pitoreska univerita urbo kun multaj allogaĵoj. Estas loĝlokoj diverprezaj. Petu aliĝilon de la Esperanto-Asocio de Skotlando; kaj ne forgesu meti la datojn en la taglibro! St. Andrews estas la lulilo de golfludo; kaj eĉ ordinaraj golfistoj povas defii la golfludejojn!

La programo estas preparota; sed mi menciu, ke la urbo posedas gravan ligilon kun nia kulturo. Dr. Chris Gledhill estras la aranĝojn kun helpo de Tom Neil kaj Mia Casey.

 David W. Bisset