Home Up En Esperanto 100a Kongreso News Information Search Links Education

[Up]

 

Bill Auld honorigita

 La antaǔa redaktoro de La Brita Esperantisto estis la ĉefgasto ĉe lunĉo okazigita en la Green Hotelo, Kinross, Skotlando, sabaton la 21an de oktobro 2000.

Kiel dankesprimo pro 28jara redaktoreco, Bill ricevis ĉekon kaj botelon da maltviskio kun gravurita arĝenta etikedo de la Esperanto-Asocio de Britio.

Viskio por Bill!

Oni laǔtlegis bondezirojn de multaj renomaj esperantistoj inkluzive de Kep Enderby, prezidanto de UEA, Humphey Tomkin kaj Giorgio Silfer. Ĉiuj aludis al lia elstarega kontribuo al Esperanto-literaturo, original kaj tradukita.

D-ro Chris Gledhill, tradukinto de La Hobito, malkaŝis la fakton, ke Bill tradukis la poemojn por la verko; kaj plezurigis ĉiujn per la premiera deklamado de unu el tiuj poemoj.

D-ino Marjorie Boulton, intima amikino de Bill auld kaj eminenta poetino kaj klerulino, paroladis elokvente pri lia herakla redakta laborado kaj unika pozicio en la esperanta literatura mondo. Ŝia omaĝo estis spicita de anekdotoj pri la eksterordinara kariero de Bill. Ŝi emfazis lian ververan modestecon kiu kunvivis kun literaturaj atingoj mondsignifaj. Rilate al La Ringo de Tolkien ŝi asertis, ke kopii la tutan tekston estus laborego; tamen, tiel elstarege traduki ĝin estis preskaǔ nekredeble! Ŝi ankaǔ emfazis la subtenan rolon de Meta, lia edzino.

Ges-roj Auld kaj D-ino Marjorie Boulton (maldekstre al dekstre)

Ron Calder, antaǔa multjara sekretario de la Esperanto-Asocio de Skotlando, transdonis ĉekon al Bill de EAS. Li laǔdis lian lieraturajn atingojn kaj trafe kaj sprite anekdotis.

Ron Calder gratulas Bill nome de Esperanto-Asocio de Skotlando

Dufoje dum la evento Bill stariĝis por esprimi dankojn. Lingva kreemo kaj flueco ne mankis. La ĉeestantaro aprecis ĉiun vorton!

Bill respondas!

Kun granda plezuro la Esperanto-Asocio de Skotlando transdonis dumvivan membrecon al Bill Auld kaj Marjorie Boulton.

Girlando por Meta Auld

David Bisset, vicprezidanto de EAB kaj sekretario de EAS, estris ĉi tiun feliĉan kaj malstreĉiĝintan okazon.

La evento estis organizita de s-ino Jean Bisset.

 David W. Bisset