Home Up 100a Kongreso News Information Search Links Education

Skota Studrondo

2006: La Jaro de Maxwell

[Al elpresebla dosiero] [Provizora Programo]

La skota Studrondo okazos sabaton kaj dimanĉon la 31an de septembro ĝis la 1a de oktobro 2006 en Scottish Churches House, Dunblane, proksime al Stirling. La pitoreska kateredala urbeto estas facile atingebla per trajno kaj buso.

Ne estos ĉeftemo ĉi-jare! La programo konsistos el mikspoto de temoj kaj eroj, ĉiu prezentonto estinta invitita memdecidi ĉu prelegi, gvidi ludon, okazigi ekzercon, ekigi diskuton aŭ kanti kanzonon laŭplaĉe! Ni jam scias ke Ed Robertson parolos pri sia ĉi-jara vizito al Barato. Tom Neil parolos pri la skota poeto William Soutar. Duncan Thomson gvidos ludadon. Jack Casey, amanto de biografioj, parolos pri malkovrota homo.

Kaj kun nura kapklino al ia temo Hju Rid prelegos pri James Clerk Maxwell. Estante nun en “La Jaro de Maxwell”, Hju ne povis ne enigi sian dorlotatan ĉevalidon en la programon. La prelego atentigos pli pri la homo mem kaj ties vivo ol pri lia scienco.

 

La prezo estas £53.70 kiu inkluzivas tranoktadon kaj ĉiujn manĝojn en Scottish Churches House. Ĝi ne inkluzivas aŭtobuson por la ekskurso, ekskursan lunĉon, nek ekskursan gvidadon. La ekskursa celo estas ankoraŭ decidota.

 

Se vi volas tranokti antaŭpost la Studrondo, bonvolu rekte kontakti: Scottish Churches House 01786 823 588 dumtage.

Se vi volas mendi ĉambron unuopan, bonvolu aldoni po £9 por nokto.

Junuloj povus ricevi subvencion de la fonduso Norwich.
Bonvolu kontakti d-inon Kate Hall, 37 Granville Court, Oxford, OX3 0HS

 

Se vi havas demandojn, bonvole kontaktu:

Hju Rid (Hugh Reid) ĉe 01357 523949 aŭ hugh_reid2@yahoo.co.uk

 

Fina dato por mendado estas vendredo la 18a de aŭgusto 2006.

 

" ***************************************************************

Studronda aliĝilo

 

Nomo

 

Adreso

 

 

Telefon-numero

 

Ĉu vegeterano? jes/ne

 

Aliĝkosto

 

Ekstra pago por unuopa ĉambro

 

Donaco al EAS

 

Sumo: £

 

Bonvolu sendi ĉekojn (por la tuto aŭ part-sumo) al:

 

Scottish Esperanto Study Weekend

24B Millar Street, Glassford, South Lanarkshire, Skotlando, ML10 6TD