Skota Studrondo kaj aliaj eventoj                                                                                                              

 

La skota esperantistaro varme invitas vin al la aŭtuna Studrondo kiu okazos sabaton kaj dimanĉon la 20an kaj 21an de septembro 2003 en Scottish Churches House, Dunblane, proksime al Stirling. La pitoreska urbeto estas facile atingebla per trajno.

 

La temo ĉi-jara estos ludoj. Ni kune esploros ĉi vastan kaj fascinan temon pere de prelegoj, instruado, diskutado kaj praktikado.

 

Ni ankaŭ aŭskultos pensigan prelegon pri la gotenburga Universala Kongreso; kaj ni esperos ke gasto el Hispanio faros gravan muzikan kontribuon.

 

La prezo estas £57.00 kiu inkluzivas tranoktadon kaj ĉiujn manĝojn.

Se vi ne volas partopreni la tuton aŭ volas tranokti antaŭ aŭ post la Studrondo, bonvolu kontakti: Jean Bisset 01698 263199 jean@bisset100.freeserve.co.uk

 

Aliaj eventoj:

 

Ni ankaŭ bonvenigos vin al nia unika Zamenhof-Festo ĉe Aberdour la 6an de decembro 2003. Pluaj detaloj de:

David Hannah 07383 860877 belgrano@belgrano.force9.co.uk

 

Kaj notu, ke la 99a skota Esperanto-Kongreso okazos en majo 2004.

Detaloj baldaŭ haveblos de Hugh Reid 01357 523 949 hugh_reid2@yahoo.co.uk

 

" ***************************************************************

Studronda aliĝilo

 

Nomo

 

Adreso

 

 

Telefon-numero

 

Ĉu vegeterano? Yes/ne

 

Aliĝkosto

 

Donaco al EAS

 

Sumo: £

 

Bonvolu sendi ĉekojn al:

 

Scottish Esperanto Study Weekend

47 Airbles Crescent

Motherwell Ml1 3AP

Skotlando