|
|
|
96a Skota Kongreso de Esperanto, Motherwell, 2001Motherwell, la elektita loko, por la Skota Kongreso de la 4a ĝis la 7a de majo 2001, antaǔe estis ĉe la centro de la skota ŝtalindustrio kaj mondfama pro peza inĝeniarado. La industria bazo nun estas multe pli variigita; kaj la urbo situas sur la rando de la kamparo. Motherwell estas facile atingebla de Anglio per trajno kaj aǔtobuso kaj konvene troviĝas inter la flughavenoj glasgova kak edinburga. La Kongreso okazos en la Bentley Hotelo, iama domego de ŝtalestro, nur 2 minutojn piede de la stacidomo. La hotelo havas bonegan reputacion pri la kuirarto skota kaj internacia kaj patoprenontoj povos komforte resti tie je modera kosto. Skotaj viskioj abundas en la baro; kaj la kongreso okazos en nova konferencejo en la hotelo kun modernaj ekipaĵoj. Hotelo Bentley la KongresejoLa kongresa temo estos la industria historio kaj eredaĵo de la graflando Lanark en kiu Motherwell situas, kun specifaj aludoj al enmigrintoj kiu tiom kontribuis al la disvolviĝo de Motherwell kaj la graflando. Homoj venis el Irlando, Litovio, Italio, Ukrainio kaj aliaj landoj; kaj nun estas forta kontribuo de pakistananoj kaj ĉinoj. La arkitekture elstara Eredaĵo-Centro apudas la kongresejon kaj estas vizitinda. Krome oni iros al loka industria muzeo kaj interesa centro kiu pritraktos la universalan temon de pilgrimado. Eredaĵo-Centro MotherwellEstos forta kultura flanko dum la Kongreso: Aleksandro Danko, Ruslando/Ukrainio akordionos kaj estos muzikaj kontribuoj apartenantaj al diversaj enmigrintaj tradicioj. Espereble, la alia eksterlanda gasto estos el Niĝerio. La prelega programo estos diversa kaj rilatos al la kongresa temo. Prelegtemoj inkluzivos: Temara Super-rigardo kaj Analizo; Keir Hardy, la unua proleta brita parlamentano, kiu naskiĝis en la urbo; la Industria Geografio de la Graflando; Rilatoj inter Skotlando kaj Italio; kaj Amuzaj Renkontiĝoj en Esperantujo. Lundon oni ekskursos por ekrigardi la relative nekonatan sudon de la graflando Lanark kie historio kaj pejzaĝo agrable intermiksiĝas. Vi surpriziĝos! Homoj jam komencis aliĝi de Skotlando, Irlando, Anglio, Kimrio kaj Nederlando. Cedu al la tento: amuziĝi kaj edukiĝi pere de Esperanto! Aperos pluaj detaloj sur la skota TTT-ejo pri la tuta Kongreso. Bonvolu rigardi! Aliĝiloj haveblas de: La Sekretario Charles Dornan & David Bisset
|