La skota Studrondo okazos sabaton kaj dimanĉon la 22an ĝis la 23a de septembro 2007 en Scottish Churches House, Dunblane.
Ĉi-jare ni volas, kiel eksperimenton, starigi “Verkistan Angulon”. Ĝi okazos paralele kun alia(j) programero(j) ... do se vi ne estas verkema ne maltrankviliĝu, okazos programero(j) kiu interesos vin. Se vi ja estas verkema ni aparte invitas vin pretigi ion por la semajnfino. Ĉu temas pri traserĉo de kartona skatolo por jam forgesita verka provo, ĉu temas pri tute nova kreaĵo bonvolu alporti ĝin, kia ajn ĝi estas: poemoj, eseoj, noveloj, dramaĵoj, eĉ romanoj. La angulo okazos por kuraĝigi verkemon en tiuj, kiuj ŝatus verki sed bezonas ian helpon aŭ kuraĝigon.
La
prezo estas po £58 por persono por unuopa ĉambro kaj
po £50 por persono en dividata ĉambro. La prezoj
inkluzivas liton kaj matenmanĝon, kafon dummatenan, tagmanĝon je
sabato kaj lunĉon je dimanĉo, kaj posttagmezan teon dimanĉe. La
prezo por unutaga vizitanto estas po £16 por tago, kio
inkluzivas manĝaĵojn kiel antaŭe.
Se vi volas tranokti
vendredan aŭ dimanĉan vespero(j)n, bonvolu kontakti Sinjorinon Jean
Bisset je la suba adreso. La kosto estas po £32.50
por lito kaj matenmanĝo por persono en unuopa ĉambro kaj po £24.50
por persono en dividata ĉambro.
Ni intencas dum la sabata posttagmezo viziti la Kastelon Doune kaj “Doune Antiques Centre”, kie oni povas aĉeti malpezan lunĉon. Oni vojaĝos per buseto kontraŭ proksimume £6.50. Por eniri en Kastelon Doune oni pagos £4, aŭ £3 kun rabatorajto, kaj senpage por kartoportantaj anoj de Historic Scotland kaj English Heritage.
Junuloj
povus ricevi subvencion de la fonduso Norwich.
Bonvolu kontakti David Kelso, 35 Craigenhill Road, Kilncadzow, Carluke, ML8 4QT. Retpoŝte: davidekelso@yahoo.co.uk
Programaj detaloj haveblas de Hju Rid (Hugh Reid) ĉe 01357 523949 aŭ hju_rid@yahoo.co.uk, administraj de Sinjorino Jean Bisset ĉe 01698 263199.
***************************************************************
Studronda aliĝilo
Nomo: Telefon-numero:
Adreso
Mi
estas vegetarano:- Jes/Ne. Mi tranoktos vendredon:- Jes/Ne. Mi
tranoktos dimanĉon:- Jes/Ne.
Mi venas ekskurse:- Jes/Ne
Aliĝkosto £
Donaco al EAS £
Sumo: £
Bonvolu sendi ĉekojn nomumitan “Scottish Esperanto Study Weekend” antaŭ la 12a de septembro 2007 kun adresita kaj poŝtmarkita koverto al:
S-ino Jean Bisset, 47 Airbles Crescent, Motherwell, ML1 3AP