Skotlandaj Kongresoj de Esperanto
La Esperanto-Asocio de Skotlando organizas kongreson en ĉiu jaro. Tiu okazas en urbo elektita de la tiujara Prezidanto de la Asocio. (La Asocio elektas Vicprezidanton ĉiun jaron, kiu fariĝos la Prezidanto la sekvan jaron dum kiu li aŭ ŝi respondecas pri la organizado de la kongreso.)
La Skotlanda Kongreso fieras esti la esperanto-kongreso kun la plej longa serio de okazoj en la mondo. Dum la du mondaj militoj la skotaj Esperantistoj povis okazigi kongreson eĉ se tiu konsistis el nur kunveno sabatmatena kiu inkluzivis jarkunvenon.
Vi povas rigardi fotogaleriojn de la plej lastaj eventoj per musklako sur la menueroj maldekstre.
Listigitaj sube estas ligiloj al Skotlandaj Kongresoj, kun la ĉi-jara je la supro.
2010 Berwick-upon-Tweed | Raporto | ||
2009 Dundee | |||
2008 Inverness | |||
2007 Lanark | Information | Aliĝilo/Booking Form | |
2006 Stirling | Information | Aliĝilo/Booking Form | Report |
2005 Largs | Information | Aliĝilo/Booking Form | Report |
2004 Peebles | Information | Aliĝilo/Booking Form | Report |