La Granda Kaldrono REELDONITA!

Esperanto-Asocio de Skotlando fieras anonci ke La Granda Kaldrono - la majstroverko de John Francis - estas nun havebla en nova eldono por legi en via bajterlibra legilo.

Ni rekomendas ke vi unue kontrolu ĉi  tien por testi ĉu via legilo kapablas ĝuste montri la ĉapelitajn literojn.

Ĉar Amazon ĉesigis la vendon de La Granda Kaldrono pro tio ke ĝi estas verkita en Esperanto ni nun prezentas iomete arkaikan metodon por aĉeti la libron.

 
 Atentigo pri Kopirajto

Ni konstatas ke la prezo de £5 estas tre alta por malriĉaj landoj. Tio, tamen, ne justigas la disvastigon de kopioj kiuj kontraŭas kopirajton. Ni estas malgranda Asocio kaj rajtas provi rehavi niajn eldonoajn elspezojn. Sed ni informas ke la Asocio intencas tre malaltigi la prezon post certa tempo en konsidero de la malfacilo aĉeti en malriĉa lando.

Intertempe ni petas al vi respekti kopirajton.

 

  • La ligilo suba gvidos vin rekte al paĝo ĉe kiu via 'korbo' jam enhavos eron. Simple iru al 'pagejo'. Post pago enmetu plej grave vian retadreson, kaj post espereble nur eta prokrasto vi ricevos retmesaĝon kiu enhavos uzantonomon, pasvorton, kaj ligilon por paĝo de kie vi povos rekte deĉerpi la libron en taŭĝa formo. Ni petas vian paciencon pro tiu ĉi dumtempa solvo kaj informas ke EAB baldaŭ starigos novan retejon kun moderna reta vendejo, kiu sendos bajter-librojn rekte al la aĉetinto.  Ne forgesu elekti la ĝustan por via legilo version! Aĉetu ĉi tie version por Kindlo

 

  • Se vi posedas legilon de Kobo (aŭ alian kiu legas la normon ePub) iru ĉi tien se vi legilo NE povas montri ĉapelitajn literojn. Iru ĉi tien por aĉeti vian ekzempleron NUR se vi scias ke via legilo ĝuste traktas ĉapelitajn literojn. La libron vi ankaŭ povas legi perkomputile per la softvaro 'Adobe Digital Editions' aŭ per la softvaro 'Calibre'.

 

 

Additional information