Examples of Esperanto
These two poems - "Address to the Haggis" and "To a Mouse" by Robert Burns were translated into Esperanto by Reto Rosetti. They convey a feel for the language and show that Esperanto is a suitable vehicle for works of literature. Shakespeare, the Bible and the Koran have also been translated.
They are reproduced with kind permission from "Kantoj Poemoj kaj Satiroj"/Robert Burns Trad. Reto Rosetti kaj William Auld, Eldonejo Kardo, Glasgow, 1995, ISBN 0-905149-26-2. Please do not use this material without full acknowledgement. (Bonvolu plene citi la fonton en la kazo ke vi uzus tiun ĉi materialon).
Alparolo al la Hagiso
Feliĉ' al via vango grasa,
ĉef-ĉefo de la klan' kolbasa!
Vi staras nepre plej altrasa
ĉe l' tripa trupo,
inda je dankopreĝ' ekstaza,
sen ĉia dubo!
Vi pompas sur knaranta plado
kvazaŭ distanca montfasado
(via palis' al muelrado
servus por kejlo!)
dum ora suk' tra l' haŭtoglato
ŝvitas en perlo!
Jen, klingon viŝas la kampulo
kaj tranĉas vin tra l' ventrobulo
faklerte, kvazaŭ manipulo
de ŝpat' en foso;
kaj krevas riĉoj en disrulo
el la koloso!
Tuj la kuleroj ĉerpas vete.
Ĉiu por si! Nur plu, impete!
Ĝis ĉiu ventro, ŝvel-gravede,
krizon produktas;
kaj la maljuna patro, cede,
"Dankatu!" ruktas.
Ĉu iu, super sia kaĉo,
franca raguo, aŭ gulaŝo,
aŭ ranca mikso, kies maĉo
porkinon naŭzus! -
ĉe jena plado, kun grimaco
hezite paŭzus?
Lin vidu - povran! - ĉe l' dieto:
Kaduka ombro de skeleto!
La kruro estas nur pajleto,
la brako feblas.
Ja, lukti sange kun impeto
al li ne eblas!
Sed hagis-manĝa bubo jenas!
Sub lia paŝ' la tero tremas.
Se li en pugno glavon prenas,
tuj kun atakoj
Li brakojn, krurojn, kapojn semas
per falĉohakoj!
Ho vi, supera Prizorganto,
fonto de l' homa provianto,
mizerajn saŭcojn al Skotlando
ho ne proponu!
Sed, por dankem' de l' tuta bando,
hagison donu!
Al Muso
(kies neston li renversis per la plugilo)
Velura, kaŭra tremuleto,
en brusto kia malkvieto!
Ne saltu for sub la impeto
de tim' freneza.
Ne sekvos mi en murdopreto
kun ŝpato peza!Ve, ke la homa diktaturo
traŝiris ligon de l' naturo,
puŝante vin en sku-teruro
al forkurado
de mi! - mizera terkunulo
kaj sortofrato!Vi iom ŝtelas, efektive,
nu kio do? Necesas vivi!
El garbo ian spikon levi,
neniom ĝenas!
Se l' reston povas mi ricevi
mi danke prenas!Dometo via jen ŝirita!
Distaŭzas ĝin la vento spita;
kaj ĉio mankas por rapida
konstru' de nova,
dum ve! eksiblas vintro frida
kaj akreblova!En velka nud' vi kampojn vidis,
Decembro morna alrapidis,
kaj kaŭre sub la ter' vi sidis
kun varma felo;
sed kraŝ! la kruela klingo splitis
tra via ĉelo!Ĉi ruboneston el herbaĵo
masonis vi per pena maĉo;
nun vi ĝin perdis, ho domaĝo!
senhejma, nuda,
vi elmetiĝis al la draŝo
de vintro kruda!Vi, Musĉjo, pruvis nun en pleno
la vanon de la projektemo:
De mus' kaj hom' plej zorga peno
ja ofte falas,
kaj ne per ĝoj' sed per ĉagreno
ĝi nin regalas.Tamen, feliĉa vi! sub plago
nur de la hodiaŭa tago!
Ja ŝarĝas min dum vivovago
la ve' pasinta,
kaj ankaŭ premas per imago
l' estont' timinda!